Langola skribo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 6:
 
=Historio kaj ideo=
Langolaj runoj fontas el penso simila al tiu de kreinto de Esperanto: Akceptante ke, pro homa egaleco, indas uzi en internacia komuniko neŭtralan lingvon kiu estas logika, facile lernebla kaj ĉion esprimkapabla - kial ne uzi ankaŭ kulture neŭtralan signaron por skribi ĝin? Tiu penso kaptis svedon M. Strid instruantan Esperanton en [[Kameruno]] en jaro 1985. Origine langola (runa) skribo estis adaptita por Esperanto kaj la [[svahila]], sed poste aldoniĝis modifitaj signoj ankaŭ por [[skandinavo|skandinava]] lingvo.
 
Langola runa skribo, kvankam simpla kaj rapida, ne estas stenografia. Nur en 2001, post ekstudo de stenografia sistemo de O. W. Melin, komencis M. Strid ellabori veran rapidskribon langolan. Ĉirkaŭ kvar jarojn poste, tiu sistemo, langolaj minuskloj, estis preta en sia baza, tute fonetika formo. En tiu formo ĝi ampleksas pli ol ĉiujn fonemojn troveblajn en [[Internacia Fonetika Alfabeto]].