Urogalo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e robota aldono de: als:Auerhuhn; cosmetic changes
Linio 18:
La '''Urogalo''', laŭnome la '''taŭra koko''', ''Tetrao urogallus'', estas la plej granda kaj malhela [[birdo]] inter [[Kokoformaj]]. Ĝi estas ĉirkaŭ 100 cm longa kaj 6.7 kg peza. La plej granda iam ajn konstatita en kaptiveco havis pezon de 7.2 kg. Ĝi troviĝas en Eŭropo kaj Azio, kaj estas fama pro sia ceremonia memmontrado por pariĝado.
 
== Taksonomio ==
Ĝi estis unuafoje priskribata de [[Carolus Linnaeus|Linnaeus]] en sia ''Systema naturae'' de [[1758]] laŭ ties nuna scienca nomo.<ref>{{cite book | last=Linnaeus | first=Carolus | authorlink=Carolus Linnaeus | title=Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata. | publisher=Holmiae. (Laurentii Salvii). | year=1758| quote = F. cera pedibusque flavis, dorso fusco, nucha alba abdomine pallido maculis oblongis fuseis.|pages=159}}</ref>
 
Linio 47:
La rasoj montras pliiĝantajn kvantojn de blanko en subaj partoj de maskloj el okcidente orienten, el preskaŭ tutnigraj kun nur iom da blankaj punktoj sube en okcidenta kaj centra Eŭropo al preskaŭ blankaj en Siberio, kie loĝas la Nigrabeka urogalo. Variado ĉe inoj estas multe malplia. La indiĝena skota populacio, kiu formortis inter 1770–1785, estis probable ankaŭ distinga raso, sed ĝi estis neniam oficiale priskribata kiel tia; same direndas ankaŭ pri la formortinta [[Irlando|irlanda]] populacio.
 
=== Hibridoj ===
Urogaloj eventuale hibridiĝas aŭ almenaŭ hibridiĝis kun la [[Tetro]] (tiuj hibridoj estis konataj per la germana nomo ''Rackelhahn'') kaj kun la pli proksime rilata Nigrabeka urogalo.
 
Linio 65:
La Urogaloj ne estas elegantaj flugantoj pro sia korpopezo kaj mallongaj, rondoformaj flugiloj. Dum ekflugo ili produktas subitan tondrobruon kiu forpelas predantojn. Pro korpogrando kaj enverguro ili evitas junajn kaj densajn arbarojn por flugado. Dum tio ili faras mallongajn glitoflugojn. Ties plumoj produktas fajfan sonon.
 
[[ImageDosiero:Capercaillie Lomvi 2004.jpg|thumb|300px|right|masklo de Urogalo.]]
Printempe okazas bunta [[pariĝado|ceremonia seksardo]]. La plej grandan parton de tiu aktivado okupas konkurencon inter najbaraj virbirdoj aŭ foje inter du el ili en la sama [[masklaro|kantejo "lek"]]. Frumatene la viroj laŭtege kaj seke kantas surbranĉe apud sia dormejo kaj inoj venas suben. Poste li subeniras kaj pariĝas foje ne nur kun unu ino, sed kun pliaj. Somere la birdoj vivas surgrunde kaj manĝas ne nur vegetaraĵojn sed ankaŭ ĉiajn bestetojn: vermojn, formikojn, ktp. Aŭtune povas okazi kvazaŭ seksarda kantado, kiu utilas nur por markigi teritoriojn kaj prepariĝi por printempa seksardo. Vintre ili revenas al surarba vivo kaj vegetarana manĝo. La inoj preskaŭ neniam malsupreniras surgrunden vintre.
 
Linio 73:
Frumateniĝe la arba pariĝado komencas sur dika branĉo de elstara arbo. La virkoko sintenas sin kun levataj kaj malfermaj vostoplumoj, rektigita kolo, beko indikante ĉielon, flugiloj subenigitaj kaj tiele li komencas sian tipan kanton. Tiu konsistas el kvar partoj, tamburetado, tamburrulado, korkeltiro kaj gluglado aŭ spirado.
 
[[ImageDosiero:The Fighting Capercaillies by Ferdinand von Wright.jpg|300px|thumb|left|''Luktantaj urogaloj'', 1886, de Ferdinand von Wright, unu el la plej konataj pentraĵoj el [[Finlando]], montras la distingan kutimaron de la Urogaloj.]]
Nur fine de la pariĝada ceremonio la inoj alvenas al la ceremoniejo, nomata ankaŭ [[masklaro|lek]], kio signifas ''ludo'' en [[Norvega lingvo|norvega]]. Tiam la virkoko pluas la ceremonion surgrunde en malferma proksima loko. La ino, preta pariĝi, kaŭras kaj krietas plendan sonon. Se estas pli da unu virkoko en la masklejo ''lek'', estas ĉefe la koko alfa kiu [[Kopulacio|kopulacias]] kun la estantaj inoj. En tiu fazo la Urogaloj estas ege sensivaj kontraŭ ĝenado kaj eĉ observado de unu homo povas kaŭzi la ekflugon de inoj kaj fuŝi la kopulacion en tiu mallonga tempero kiam ili pretas koncipiĝi.
 
Linio 84:
Komence de la reprodukta sezono la ino estas tre sensiva al ĝenado kaj elnestiĝas rapide. Fine ŝi toleras iome ĝenadon, kaŭras sur neste kiu kutime estas kaŝita sub malaltaj branĉoj de juna arbo aŭ rompita arbokrono. Dum kovado la ino sidas surneste kaj eliros nur se ĝenado okazas proksimege. Kovantaj inoj rare pasas pli da unu horo forneste manĝante kaj tiele ŝi iĝas iome senfekokapabla. Esto de proksima nesto estas ofte indikata de distingaj longecaj kaj senformaj fekaĵoj<!-- konataj kiel "clocker droppings"-->. Eloviĝo okazas preskaŭ kolektive kaj tuj poste okazas [[elnestiĝo]] por eviti atakeblon. Abandonitaj nestoj ofte enhavas fekaĵojn; malplenigo el la inaj apendicoj okazas dum la [[Kovado|kovada]] periodo.
 
Post eloviĝo la idoj dependas de varmigo fare de la ino. Kiel ĉe ĉiuj frumaturaj birdoj la idoj estas tute kovrataj de [[lanugo]] je eloviĝo sed ne kapablas reteni sian korpotemperaturon kiu estas 41&nbsp;°C ĉe tiuj birdoj. Dum malvarmo kaj pluva vetero la idoj bezonas esti varmigitaj de la ino ĉiun kelkan minuton kaj dum la tuta nokto.
 
Ili serĉas manĝon sendepende kaj predas ĉefe insektojn, kiel [[papilio]]j [[raŭpo]]j kaj [[larvo]]j (estas specializa papilio kies raŭpoj disvolviĝas nur ĉe ''Vaccinium myrtillus''), [[formiko]]j, [[miriapodo]]j, grundaj [[skarabo]]j kaj simile.
Linio 93:
 
=== Manĝo ===
[[FileDosiero:Tetrao urogallus -Bayerischer Wald, Europe -female-8a (1).jpg|left|thumb|Ino en [[Bavaria Arbaro]], Eŭropo]]
Urogaloj restas ĉiam ĉe sia arbaro, do, ili manĝas ĉefe ties foliaron. Ĉar plej ofte ili vivas ĉe pinarbaro, oni manĝas ĉefe pinglojn, do, iliajn foliojn. Aliaj urogaloj plej ofte manĝas foliojn de [[ilekso]]j, [[kverko]]j, ktp., sed ankaŭ [[frukto]]jn, [[bero]]jn. Foje ili manĝas [[insekto]]jn ĉefe por la idaro kiuj bezonas urĝe [[proteino]]jn, ĉar en montara regiono somero mallongas. Ĉar vintre oni manĝas nur pinglojn, kio estas vere malmola manĝaĵo, tiuj birdoj serĉas kaj englutas ŝtonetojn kiuj utilas kiel dentoj.
 
Linio 121:
La populacio de [[Skotio]] iĝis [[formortinta]], sed oni enmetis populacion el [[Norvegio]]; en [[Germanio]] ĝi estas en la "Ruĝa listo" kiel specio minacata je formorto, kaj ne plu troviĝas en la plej malaltaj montaraj areoj de [[Bavario]]; en la [[Bavaria Arbaro]], la [[Nigra Arbaro]] kaj la montoj [[Harco]] la nombroj de survivantaj urogaloj malpliiĝas spite amasajn klopodojn bredi ilin kaptivece kaj liberigi ilin en naturon; kaj en [[Svisio]], en la [[Svisaj Alpoj]] kaj en la [[Ĵuraso (montaro)|Ĵuraso]]. Tiu specio estas formortinta el [[Belgio]].
 
La plej danĝeraj minacoj kontraŭ la specio estas [[habitato (ekologio)|habitatohabitatodegradado]]degradado, ĉefe pro konverto de diversaj indiĝenaj [[arbaro]]j en ofte [[plantejo]]j de ununura lignospecio, kaj pro kolizio de la birdoj kontraŭ agrikulturaj bariloj uzataj por enfermi [[cervo]]jn for de plantejojn. Ankaŭ pliiĝantaj nombroj de malgrandaj predantoj (kiaj [[Ruĝa vulpo]]) pro perdo de grandaj predantoj (kiaj [[lupo]]j, [[urso]]j) povas kaŭzi problemojn en kelkaj areoj. En kelkaj areoj, malpliiĝo estas kaŭzitaj de troa ĉasado, kvankam ĉasleĝoj en multaj areoj haltis tion. Ĝi ne estis ĉasata en [[Skotio]] aŭ Germanio dum ĉirkaŭ 30 jaroj.
 
== Statuso kaj konservado ==
Tiu specio havas ĉirkaŭkalkulatan teritorion de 1-10 milionoj da km² kaj populacio de inter 1.5 kaj 2 milionoj da individuoj nur en Eŭropo. Estas iome da pruvo de populacimalpliiĝo, sed oni supozas, ke la specio ne alproksimiĝis al sojloj por populacimalpliiĝo fare de la IUCN Ruĝa Listo de pli da 30 % en dek jaroj aŭ 3 generacioj, kaj tiele ĝi estas pritaksata kiel Malplej Zorgiga.<ref>iucn</ref>
 
Linio 142:
Kiel informis jam la [[Hispanoj|hispana]] naturalisto [[Félix Rodríguez de la Fuente]] en sia televidserio "Fauna", la nordokcidenta subspecio de [[Hispanio]] nome ''Tetrao urogallus cantabricus'' -restaĵo de glaciepoko- estis minacata el la [[1960-aj jaroj]] pro komerca rikolto de la beroenhavaj branĉetoj de [[ilekso]] por vendado kial Kristnaska ornamaĵo -praktiko tute fremda tie kaj importita el [[Anglosaksaj]] landoj. Feliĉe lia kampanjo sukcesis, la publiko komprenis la stultaĵon kiujn ili estis farinte (ĉiukaze akceptiĝis plastaj surogatoj), tiu praktiko estis malpermesata kaj ilekso protektita.
 
=== En Britio ===
En [[Skotio]] la populacio ege malpliiĝis el la 1960-aj jaroj pro porcervaj bariloj, predado kaj manko de taŭga habitato ([[Kaledonia Arbaro]]). La populacio falis el supro de 10,000 paroj en la 1960-aj jaroj al malpli da 1000 birdoj en 1999. Oni supozis eĉ, ke la birdo iĝos formortinta en [[Britio]] ĉirkaŭ 2015. Tamen post forta laboro fare de la [[RSPB]] kaj aliaj organizoj ili povas nun sperti ioman rekuperon.
 
== Referencoj ==
{{referencoj}}
== Eksteraj ligoj ==
*
* [http://ibc.lynxeds.com/video/western-capercaillie-tetrao-urogallus/video-shows-spectacular-capercaillie-mating-game Pariĝada ceremonio de la Urogaloj] ĉe Internet Bird Collection
* [http://www.rspb.org.uk/birds/guide/c/capercaillie/index.asp A al Z de Britiaj birdoj]
* [http://www.aigas.co.uk/Capercaillie-ecology-g.asp Retejo de la Aigas Field Centre Capercaillie Ecology kaj ties reprodukta programo]
Linio 166:
[[Kategorio:Birdoj de Eŭropo]]
 
[[als:Auerhuhn]]
[[be:Глушэц]]
[[be-x-old:Глушэц (птушка)]]