Fumarolo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rafmagon (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Rafmagon (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Fumarolo''' (el la latina fumus, fumo) estas malfermaĵo je planedkrusto, ofte proksime al vulkanoj[[vulkano]]j, kiu elsendas vaporon kaj gasojn kiel ekzemple [[karbona dioksido]], [[sulfura dioksido]], [[klorida acido]], kaj [[hidrogena sulfido]]. La vaporo kreiĝas kiam trovarmiĝinta akvo turniĝas en vaporon dum ĝia premo falas elveninte el la grundo. Oni donas la nomon '''solfataro''', de la itala solfo, [[sulfuro]] (tra la sicilia dialekto), al fumaroloj kiuj elsendas sulfurecajn gasojn.
 
Fumaroloj povas aperi laŭ malgrandaj fendetoj au longaj rokfendoj, en ĥaosaj grupoj aŭ kampoj, kaj surface de laftorentoj kaj dikaj deponaĵoj de piroklastaj fluoj. '''Fumarolkampo''' estas areo de varmaj akvofontoj kaj gaskanaloj kie magmo aŭ varmaj likvorokoj ĉe mallarĝa profundo liberigas gasojn aŭ interagas kun subtera akvo. De la perspektivo de subtera akvo, oni povus priskribi fumarolojn kiel varmaj akvofontoj kiuj forboligas sian tutan akvon antaŭ ol la akvo atingos la surfacon.