Paŭlo Lengyel: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Kategorio:Esperanto]] [[Kategorio:Esperanto-kulturo]]
[[Kategorio:Esperanto-movado]] [[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto]]
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto L]]
[[Dosiero:Lengyel.jpg|thumb|left|LENGYEL Pál (1868-1932)]]
'''LENGYEL Pál''' (lendjel) ankaŭ Paŭlo LENGYEL (pseŭdonomo REGÉCZI Hugó), hungaro, presejposedanto, naskiĝis en la [[1-a de aprilo]] [[1868]] en [[Szabadka]] (nun [[Subotica]] en [[Serbio-Montenegro]], mortis en la [[4-a de oktobro]] [[1932]] en [[Budapest]].
 
En sia 4-a jaro li fariĝis tutorfa, edukis lin lia avino. En 1883 li fariĝis presisto-metilernanto en la presejo de ÚJFALUSY Lajos. Post la lernojaroj li vagadis tra tuta Hungarujo kaj plulernis la metion. Li ankaŭ vizitis la urbon [[Regőcz]], de kiu li prenis sian pseŭdonomon. En 1895 li anoncis malfermon de presejo en la domo de Mérey str. 7. en [[Szekszárd]].
 
En 1897 li hazarde ekvidis anoncon pri la unua hungara E-lernolibro de Barabas, antaŭmendis ĝin (en kelkaj ekzempleroj, ĉar li esperis, ke ankaŭ liaj amikoj lernos E-n, sed vane) kaj du tagojn post la ricevo li sendis leteron al la klubo en [[Uppsala]], kaj korespondis kun [[Paul Axel NYLÉN|P. Nylen]]. Li baldaŭ fariĝis unu el la plej memoferaj batalantoj de la heroa epoko de Esperanto. La gazeto [[Lingvo Internacia]] troviĝis en grava krizo kaj LENGYEL, presejposedanto en la urbo [[Szekszárd]] en [[1900]]-[[1904|04]] je sia propra risko eldonis (kelkan tempon ankaŭ redaktis) la gazeton.
 
En septembro de [[1904]] li migris kun sia familio al [[Parizo]] kaj kunfondis tie la presejon [[Presa Esperantista Societo]], kies teknika dir. fariĝis li mem. Li restis ĝis 1914 unu el la ĉefaj kolonoj de [[Lingvo Internacia (gazeto)|Lingvo Internacia]], konsekvenca „fundamentisto“ kaj fidela amiko de [[Théophile CART|Cart]]. Kiam en 1905 la [[Lingva Komitato]] fondiĝis, li tuj estis elektita ĝia ano, kaj en 1910 fariĝis ankaŭ [[akademiano]]. Okaze de la militeksptodo en 1914 la francaj magistratoj metis lin (kiel hungaran ŝtatanon) en internigejon kaj li restis tie kune kun la familio ĝis la militfino. Ĉiu havaĵo estis konfiskita, eĉ el la propraj verkoj restis nek unu ekzemplero. Lian kvinjaran suferadon kaj la mizeron foje-foje mildigis la helpoj de [[L. Moreau]], [[Théophile CART|Cart]], [[Frechas]] kaj [[Hector HODLER|Hodler]] kaj ankaŭ du E-istaj soldatoj, troviĝantaj inter la gardistoj, faris, kion ili povis fari.
 
En junio de [[1919]] li revojaĝis al [[Budapeŝto]] kaj provis rekomenci la vivon kiel ĉefkorektisto de granda presejo. En la postmilitaj jaroj li ne partoprenis la movadon aktive pro malriĉo, malsano kaj animaj postsignoj de la militjaroj.
 
Li verkis du gramatikojn, en [[1903]] kunlabore kun Schwörer kaj [[József MILETZ|Miletz]], en [[1921]] kun [[KALOCSAY Kálmán|Kalocsay]]. Li tradukis hungaren la [[Fundamento de Esperanto]]-n, [[1909]] kaj la ŝlosilon de [[Ĉefeĉ]]. Jam en [[1899]] li verkis la ampleksan [[Libro de l' humoraĵo]], (la dua eldono en [[1908]]. Trad. la rakonton de D. Abonyi Mallumaĵo, [[1906]] kaj kompilis verketon [[La Kalendaro]], [[1907]]. La plimulto de liaj artikoloj aperis en [[Lingvo Internacia (gazeto)|Lingvo Internacia]] (ankaŭ en ties literatura almanako), kaj en la [[Juna Esperantissto]], kies redaktoro li estis de [[1909]] ĝis [[1914]]. Artikoloj ankaŭ en [[L' Esperantiste]], [[La Revuo]] kaj en [[Literatura Mondo]], kie aperis liaj interesaj [[Rememoroj]], ([[1922]] kaj jan. [[1923]]).
Linio 19:
 
[[Kategorio:Hungaraj esperantistoj]]
== Eksteraj ligoj ==
 
* http://www.szeki.hu/turista/kalauz/magyar/tu000024.htm <!-- hu:Kép az egykori nyomdáról és az emléktábláról -->
* http://www.esperanto.hu/egyeb/zsebehazi.htm <!-- hu:A Fajszi-gyűjteményről hu->eo:A _Fajszi_-_gyűjteményről_ -->
* http://www.oik.hu/ <!-- hu:Országos Idegennyelvű Könyvtár -->
[[Dosiero:LengyelPal.jpg|thumb|left|180px|<!-- hu:Lengyel Pál (1868-1932) hu->eo:LENGYEL Pál (1868-1932) -->]]
 
[[hu:Lengyel Pál]]