Falkado: Malsamoj inter versioj

2 704 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
sen resumo de redaktoj
(Nova paĝo: thumb|[[Frederiko la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Frederiko la 2-a (Sankta Romia Imperio) ĉe sia falko por falkado el la libro ''De arte venandi...)
 
Neniu resumo de redakto
 
La [[16-a de novembro]] de 2010, la [[UNESKO]] ĝin deklaris [[Nemateria Kultura Heredaĵo de la Homaro]],[http://www.rtve.es/noticias/20101116/obra-arte-cetreria-felix-fuente-biblia-cetreros/371599.shtml El milenario arte de la cetrería, Patrimonio Inmaterial de la Humanidad], RTVE, 16-a de novembro de 2010, konsultita la 17a de septembro de 2010. En plurnacia kandidateco de [[Saŭd-Arabio]], [[Belgio]], [[Ĉeĥio]], [[Sud-Koreio]], [[Arabaj Unuigitaj Emirlandoj]], [[Hispanio]], [[Francio]], [[Maroko]], [[Mongolio]], [[Kataro]] kaj [[Sirio]].
 
== Historio ==
La originoj de la falkado estas tre malnovaj. Eble ĝi malkovriĝis en [[Ĉinio]], pro tio ke ekzistas multaj referencoj pri la praktiko de la falkado antaŭ kristepoko en diversaj tekstoj [[Ĉinio|ĉinaj]] kaj [[Japanio|japanaj]].
 
La grekoromia mondo ne praktikis falkadon. Iuj de la reprezentoj kiuj foje estas miskomprenataj kiel falkado, temas nur pri kion la romanoj nomigis ''aucupio'' (kaptado de birdoj).
 
Ŝajne al okcidenta Eŭropo alvenis pere de la invadoj de gotoj. La unua grafika atesto, datiĝita en la 5a jarcento p.K., troviĝas en la mozaikoj de la Vilaĝo de la Falkisto en [[Argos]] ([[Grekio]]). Ĝi poste menciiĝos en la leĝoj de la ĝermanaj popoloj kiuj iom post iom estis trapasante la limojn de la Imperio de Romo kaj ili starigis sude de la riveroj Reno kaj Danubo. En la [[Iberia duoninsulo]] lokaliziĝis en la arkeologia kampo de [[Mértola]] ([[Portugalio]]) mozaiko, fragmenta, kiu nur povas interpretiĝi kiel sceno de falkado. La fakto ke tio malkovriĝis en malsupra tavolo de islama konstruo, estas klara indico ke falkado alvenis al la Iberia duoninsulo kun la ĝermanaj popoloj (tio estas antaŭ la alveno de islamanoj).<ref>LOPES, Virgílio - Mértola na Antiguidade Tardia: a topografia histórica da cidade e do seu território nos alvores do cristianismo. Mértola: Campo Arqueológico de Mértola, 2003. ISBN 972-9375-21-6.</ref> Aliflanke, la arabaj fontoj indikas ke kiam la unuaj islamaj invadintoj eniris en la duoninsulon malkovris kaj adoptis kategorion falkadan kiu povas esti priskribata kiel alta birdoĉasado.
 
En [[Eŭropo]] la ora epoko de ĉi tiu arto kaj ŝatokupo estis la [[mezepoko]]. Oni povas diri ke pli aŭ malpli ekde la [[6a jarcento]] ĝis la [[16a jarcento]], en kiu oni praktikis la ĉason per [[Falko|falkoj]] kaj [[akcipitro]]j, ĝi ĝuis de lia plej granda apogeo kaj disvastigo. Ĉi tiu tekniko ĉasada perdis terenon fronte al la novaj pafarmiloj de fajro kaj, ankaŭ, pro ties peniga devo subteni bonan teamon de falkoj kaj falkistoj, ĉar falkado, ĝenerale, iĝis rezervita praktiko por reĝoj kaj grandaj senjoroj, kvankam ne estis neniu leĝo kiu malpermesus ĝin al la malsupraj tavoloj, sed por akiri manĝon estis metodoj pli efektivaj kaj certaj.
 
Hodiaŭ estas sporto kiu en la okcidenta mondo praktikiĝas per rabobirdoj bredataj kaptivece, kio ne endanĝerigas naturajn birdojn. Tamen estas ankoraŭ malproksimaj mondoregionoj, kie oni ankoraŭ kaptadas naturajn rabobirdojn por falkado.
 
En novembro de 2010 falkado estis deklarita Nemateria Heredaĵo de la Homaro, ĉar estas unu el la metodoj de tradiciaj ĉasoj pli malnovaj, selektaj ĉe la ĉaspredoj, ne poluaj kaj respektaj al la medio.
 
[[Kategorio:Falkado]]
12 136

redaktoj