Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

sen resumo de redaktoj
La '''[[Aŭstralio|aŭstralia]] kontinento''', [[Sahul]], [[Sahulo]] aŭ pli precize '''Aŭstrali-Nov-Gvinea kontinento''' estas ĝenerale konsiderata kiel la plej malgranda de la sep [[kontinento]]j. Ne estas ĝenerale akceptita difino de la vorto "kontinento." Baza difino povus esti "Unu el la ĉefaj konstantaj terkorpoj de la tera surfaco." (Oxford English Dictionary). Laŭ tiu difino, la kontinento de [[Aŭstralio]] inkludas nur la ĉeftero de la ŝtato [[Aŭstralio]], kaj ne apudajn insulojn kiel [[Tasmanio]] aŭ [[Nov-Gvineo]]. El la vidpunkto de la [[geologio]] aŭ de la [[fizika geografio]], tamen, "kontinento" povas esti komprenata kiel inkludanta la [[kontinenta platformo|kontinentan platformon]] (la merĝita apuda areo) kaj la [[insulo]]jn de la platformo, kiuj estas konsiderataj kiel struktura parto de la kontinento. Laŭ tiu difino [[Tasmanio]], [[Nov-Gvineo]] kaj aliaj apudaj insuloj estas parto de la Aŭstralia kontinento, ĉar ili sidas sur la sama kontinenta platformo (kuŝejo). Tiuj insuloj estas separataj de la maro ĉirkaŭ la kontinenta platformo — la [[Arafura Maro]] kaj la [[Toresa Markolo]] inter [[Aŭstralio]] kaj [[Nov-Gvineo]], kaj la [[Bass Markolo]] inter ĉeftera [[Aŭstralio]] kaj [[Tasmanio]].
 
Kiam la [[marnivelo]] estis pli malalte dum la [[Kvaternaro|kvaternara]] [[glaciepoko]], inkludante la [[lasta glacia maksimumo|lastan glacian maksimumon]] ĉirkaŭ 18,000 a.K, la teroj formis ununuran, sekvan teramason. Dum la pasintaj dekmilo da jaroj, plialtiĝantaj marniveloj superfluis super la malaltaj teroj kaj separis la kontinentojn en la nunaj malalta duonseka ĉeftero kaj la du montaraj insuloj de [[Nov-Gvineo]] kaj [[Tasmanio]].
 
[[geologio|Geologie]], la kontinento etendiĝas al bordo de la kontinenta platformo, kaj tiele la nune separataj teroj povas ankoraŭ daŭre esti konsiderataj kontinento.<ref name="JohnsonPage12"> Johnson, David Peter, 2004, The Geology of Australia, Cambridge University Press, Port Melbourne, Victoria, paĝo 12</ref> Pro la disvastigo de [[flaŭro]] kaj [[faŭno]] tra la sola termaso de la [[Pleistoceno]], la separataj teroj havas rilatan [[bioto]]n.
Animalaj grupoj kiel [[makropodoj]], [[monotremoj]] kaj [[kazuaro]]j estas [[endemismo]] de Aŭstralio. Estas tri ĉefaj kialoj por la enorma diverseco kiu disvolviĝis kaj en planta kaj en animala vivoj.
 
* Dum multo de la resto de la mondo suferis teruran glaciepokon kaj tiletiele perdis specidiversecon, Aŭstralio-Nov-Gvineo nordeniris je iu rapido ke la monda malvarmiĝo egaliĝis pro ties grada movo al [[ekvatoro]]. [[Temperaturo]]j en Aŭstralio-Nov-Gvineo, aliel dirate, restis konstantaj dumlonge kaj granda nombro de diferencaj plantaj kaj animalaj specioj kapablis evolui ĝis trafi taŭgajn partikularajn [[ekologia niĉo|ekologiajn niĉojn]].
* Ĉar la kontinento estis pli izolita ol iu ajn alia, malmultaj forspecioj alvenis koloniiĝi, kaj nur unikaj indiĝenaj formoj disvolviĝis senprobleme.
* Fine, spite la fakton, ke la kontinento estis jam tre malnova kaj relative nefruktodona, estas disigitaj areoj de alta fruktodoneco. Dum aliaj kontinentoj havas [[Vulkano|vulkanan]] aktivecon aŭ amasajn [[Glaĉero|glaĉerojn]], nefiltritajn [[roko]]jn riĉajn en [[mineralo]]j, la rokoj kaj [[grundo]]j de Aŭstralio-Nov-Gvineo restis dumlonge netuŝitaj escepte de grada [[erozio]] kaj profunda [[efloresko]]. Ĝenerale, fruktodonaj grundoj produktas multaon da vivo, kaj relative grandan nombron de specioj, tio estas altan nivelon de [[biodiverseco]]. Tio ĉar kie [[nutrero]]j estas plenplenaj, la konkurenco ne estas ege granda inter rivalaj specioj, lasante grandan kampon por renoviga [[kunevoluo]], kiel okazas en tropikaj, fruktodonaj [[ekosistemo]]j. Kontraste, nefruktodonaj grundoj kaŭzas konkurencon ĉar individuoj devas alfronti konstantan medipremon, lasante malpli da kampo por diverĝa evoluo, ila procezo kreonta novajn speciojn.
 
Dum ĉirkaŭ 40 milionoj da jaroj Aŭstralio-Nov-Gvineo estis preskaŭ komplete izolita. Dum tiu tempo, la kontinento spertis multajn ŝanĝojn laŭ klimato, sed la ĝenerala tendenco estis al pli granda sekeco. Kiam [[Sud-Ameriko]] eventuale separiĝis el [[Antarkto]], la disvolviĝo de la malvarma [[Antarkta Ĉirkaŭpolusa Marfluo]] ŝanĝis la vetertipojn en la tuta mondo. Ĉe Aŭstralio-Nov-Gvineo, ĝi alportis markitan intensigon de la sekiga tendenco. La ampleksaj internaj maroj kaj lagoj sekiĝis. Multe de la longetabliĝitaj larĝfoliaj [[decidua]]j arbaroj eklasis la vojon al distingaj fortaj [[KserofitoSklerofila vegetaĵaro|sklerofilaj]] plantoj kiuj karakterigas la modernan aŭstralian pejzaĝon.
 
Ĉe multaj specioj, la unua rifuĝo estis la relative freŝa kaj akveca [[Aŭstralia montoĉeno]]. Eĉ nuntempe, restanta vegetalaro[[vegetaĵaro]] restas en la malvarmetaj altaj teroj, dum kelkaj specioj ne multe ŝanĝis el la gondvanaj formoj de antaŭ 60 aŭ 90 milionoj da jaroj ([[mja]]).
 
Eventuale, la [[tektona plato]] Aŭstralio-Nov-Gvineo frapis kun la [[Eŭrazia plato]] norde. La frapado kaŭzis, ke la norda parto de la kontinento faldiĝis, formante la altajn kaj krutajn montarojn de [[Nov-Gvineo]] kaj, pro la reena faldiĝo, la [[Toresa Markolo|Toresan Markolon]] kiu nuntempe separas la du ĉefajn teramasojn. La frapado ankaŭ premis la insulojn de [[Wallacea]], kiu serves kiel 'ŝtupo-ŝtonoj' kiuj permesis plantojn el [[pluvarbaro]]j de [[Sudorienta Azio]] koloniigi [[Nov-Gvineo]]n, kaj kelkajn plantojn el Aŭstralio-Nov-Gvineo translokiĝis al Sudorienta Azio. La oceanaj markoloj inter la insuloj estis sufiĉe mallarĝaj por permesi la plantodisigon, sed servis kiel efika baraĵo al interŝanĝo de teraj mamuloj inter Aŭstralio-Nov-Gvineo kaj Azio.
40 827

redaktoj