Toro (mitologio): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 27:
En multaj skandinavaj pentraĵoj sur rokoj kaj morttabuloj troviĝas malinaj figuroj levante martelojn aŭ hakilojn kaj en kelkaj kazoj ankaŭ [[labriso]], kelkfoje en [[falismo|falismaj]] reprezentaĵoj (''e.g.'' la [[tumbo de Kiviko]]), kio povas esti interpretita kiel potencsimbolo. La martelo de Toro en la norda areo de [[Germanio]] kaj la bastono de Donar en la sudo aldoniĝis dum la malfrua paganismo, posta al la [[petroglifo]]j, amuleto de [[fekundeco]], specife ina.<ref>Götter und Mythen der Germanen</ref>
 
Aliaj paraleloj al la mitoj de Hindo estas la batalo de la tondrodio kun serpentoj aŭ drakoj. En la kazo de Toro batalante kontraŭ la [[Jörmungandr|serpento de Midgard]], por la grekoj ekzistas la analogaj kazoj kiel la lukto de [[Apolo]] kontraŭ [[Pitono (mitologio)|Pitono]], [[Heraklo]] kontraŭ la [[hidro (mitologio)|Hidro de Lerno]], en la hitita mitologio la dio [[Teŝubo]] kaj la drakserpento [[Ilujanko]], kaj en la [[hindua mitologio]] la lukto de la dio [[Indro]] kontraŭ la drako [[VritraVritro]] laŭ la rakonto de ''[[Rigvedo]]''. La mito pri la lukto kontraŭ la serpento estas karakterizaĵo de ĉiuj ĉi kulturoj, kiel simbolo de batalo en la reganta regiono.<ref>Siegfried, Arminius und die Symbolik</ref>
 
Ankaŭ ekzistas certa paralelismo en la dialogoj inter Toro kaj Odino en ''[[Hárbardsljód]]'', kaj la dialogoj inter Indro kaj [[Varuno]] registritaj en ''Rigvedo''. Laŭ Dumézil ĉi dialogoj ne montras agreseman tonon inter malsamaj kultadoj, sed antikva dialogformo bazita sur la naturo de la dioj kaj ilia funkciado en diversaj areoj.<ref>Haraldis Biezais: Germanische und Baltische Religion</ref>