Lidja Zamenhof: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: it:Lidia Zamenhof
Linio 20:
En la jaro [[1937]] ŝi iris al [[Usono]] por pli longa restado. En decembro [[1938]] ŝi devis forlasi Usonon ĉar ties enmigroservo (''Immigration Service'') ne plilongigis ŝian restadopermeson pro kontraŭregula "pagita laboro" por Esperanto-kursoj. Postrevene vojaĝante tra sia hejmlando ŝi instruis pri Esperanto kaj la Bahaa Kredo.
 
Lidja Zamenhof enterprenisentreprenis ankaŭ taskon elpoligi "Iridiono"-n de Zygmunt Krasiński, unu el la plej komplikaj verkoj de la pola romantismo, tre malfacile tradukebla, kaj ŝi ĉi-verkon plenan de filozofiaj kaj historiaj aludoj tradukis. Bedaŭrinde, ĝi ne aperis en tuteco; verŝajne pro manko de kuraĝa eldonisto. Eblas tamen kun ĝia fragmento konatiĝi: lasta sceno de la kvara parto- troviĝas en "Pola Esperantisto" n-ro 1, 1928, p. 7-10. Ĉu ie konserviĝis tiu ĉi teksto, ĉu ĝin same kiel la tutan bibliotekon de D-ro Zamenhof, ensorbis flamoj en la forbruligita domo de la familio Zamenhof, en la tragika septembro [[1939]], kiam la tuta tragedio nomata eŭfemisme [[Holokaŭsto]] komenciĝis?
 
Lidja faris korektojn en "Fabeloj de Andersen", vol. 2-4, tradukitaj de ŝia patro, kaj eldonitaj post lia morto. Proprajn tradukaĵojn, en apartaj volumoj, Lidja komencis publikigi ekde [[1925]]. Tiujare aperis "Noveloj" de Henryk Sienkiewicz, kaj en 1932 "Noveloj" de Bolesław Prus. Apartan famon alportis al ŝi la traduko de "Quo vadis" de Sienkiewicz, Noblepremiito por tiu verko, esperantlingve publikigita en [[1933]].