Nacia Junula Teatro: Malsamoj inter versioj

e
sen resumo de redaktoj
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
eNeniu resumo de redakto
La Nacia Junula Teatro havas la ambicion esti centro de elstareco en ĉiuj siaj aktivaĵoj, uzante [[teatro]]n cele al la ĝenerala persona kaj socia evoluigo de junaj homoj. Pro tiu ĝenerala socia celo, ĝi estas membro de la Nacia Konsilio de Volontulaj Junulaj Servoj (angle ''National Council for Voluntary Youth Services, NCVYS'').
 
La organizaĵo, fondita en [[1956]], ofertas gamon da kursoj pri aktorado, kun emfazo pri ensembla teatrumado. Kursoj por novaj membroj kutime okazas dum du semajnoj de aŭgusto. Dum tiu tempo, ĝis 30 gejunulojjunuloj en ĉiu kurso sub la gvido de profesiaj teatraj pedagogoj improvizas, ekzercas kaj prezentas scenarojn al la publiko de aliaj kursanoj. Sekvaj aktoraj projektoj profundigas la sciojn.
 
Aldone al tiuj aktoraj kursoj, la asocio ankaŭ ofertas teknikajn kursojn, por ebligi al gejunulojjunuloj gajni praktikan trejnadon kaj spertadon en la teknika realigo de teatra produktaro. Tiuj kursoj inkluzivas luman kaj sonan teknologiojn, scenejan teknikon, kaj la prizorgon de kostumoj, kulisojn kaj rekvizitojn. Kandidatoj por pliprofunda eduko de tiuj teknikaj fakoj estas intervjuataj, kaj - se ili konvinkas en la intervjuo - rajtas aliĝi al la tiufakaj teknikaj teamoj kiuj kontribuas al la realigo de ĉiuj teatraj produktaĵoj de la asocio.
 
Multaj britaj aktoroj en sia junaĝo estis membroj de la Nacia Junula Teatro. Inter ili estas ekzemple
338

redaktoj