Metabolo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e robota aldono de: ps:استقلاب
Korkr (diskuto | kontribuoj)
+ wikiLigoj +komoj
Linio 1:
'''Metabolo''' estas la tuto de ĉiuj reakcioj, kiuj okazas en vivaj ĉeloj. La
plejparto de tiaj reakcioj estas [[enzimo|enzime]] katalizitaj. Metabolo estas la kombino de du procezoj, '''[[katabolo]]''' kaj '''[[anabolo]]''', kiuj ambaŭ konsistas el multaj kemiaj reakcioj.
 
La procezoj de katabolo kaj anabolo estas identaj en la plejparto de la
Linio 6:
estas komuna en vivantaj organismoj. La rapido de katabolo estas ĝenerale
regata, ne per la haveblo de brulaĵo, sed anstataŭe per la momenta
bezono de [[adenozina trifosfato|ATF]]. Tiel do, brulaĵoj estas oksidigitaj en ĉeloj precize tiom
rapide, kiel necesenecesas por la energi-provizado. Simile, la biosintezo (anabolo) de
ĉelaj komponantoj okazas precize tiom rapide, kiel necesenecesas por la momentaj
ĉelaj bezonoj. Ekzemple, aminoacidoj sinteziĝas en kreskantaj ĉeloj je
rapido, kiu egalas la rapidon, je kiu ili enkorpiĝas en novajn proteinojn.
Neniuj superfluoj de aminoacidoj amasiĝas.
 
Linio 17:
'''1a Ŝtupo:'''
 
* [[Sakarido]]j -> [[Glukozo]] kaj aliaj [[karbonhidrato]]j ([[Sukero]]j)
* [[Graso]]j -> [[Grasacido]]j kaj [[Glicerolo]]
* [[Proteino]]j -> [[Aminoacido]]j
Linio 39:
 
Do, ĉi tiuj tri reliefe malsamaj brulaĵoj estas reduktitaj al ia
"komuna divizoro". En la dua ŝtupo, la '''[[ciklo de Krebs]]''' (citr-acida ciklo), alia aro da [[enzimo]]j oksidigas [[karbono]]n en [[karbona dioksido|karbonan dioksidon]], kun la ellaso de [[hidrogeno]] al molekuloj-portantoj. Tiam la hidrogeno estas transdonita al la tria ŝtupo, la '''[[elektron-transporta ĉeno]]'''. En la elektron-transporta ĉeno, mult-enzima sinsekvo igas [[hidrogeno]]n kombiniĝi kun [[oksigeno]], formante akvon[[akvo]]n, la duan produkton de biologia oksidiĝo.
 
La energio ellasita dum oksidiĝo estas stokata en la kemiaj ligoj de
Linio 45:
 
En la formo de ATF-molekuloj, la energio povas esti oportune liverita al
la ĉeloj, kie ĝi uziĝos.
 
La reakcioj de la ciklo de Krebs kaj la elektron-transporta ĉeno okazas
Linio 52:
=== Sakarida Metabolo ===
 
Sakarida metabolo treege gravas. Ĝi servas kiel fonto de [[energio]], kaj ĝi
disponigas karbonajn ĉenojn, kiuj bezoniĝas por la sintezo de aliaj molekuloj.
Ekzemple, diversaj metabolaj reakcioj ŝanĝas glukozon en glikogenon[[glikogeno]]n,
grasojn, kaj la interproduktojn uzatajn por la sintezo de aminoacidoj kaj
proteinoj.
Linio 62:
::::Glikogeno <--> Glukozo <--> CO<sub>2</sub>, H<sub>2</sub>O kaj ATF (biokemia energio)
 
La monosakaridoj glukozo, [[fruktozo]], kaj [[galaktozo]] estas la finproduktoj de
sakarida [[digesto|digestiĝo]]. Ĉi tiuj simplaj sukeroj estas sorbitaj en la sangon
kaj portitaj al la [[hepato]]. En la hepato, fruktozo kaj galaktozo estas aŭ
ŝanĝitaj en glukozon aŭ metabole transformitaj per reakcioj similaj al
tiuj, en kiuj glukozo partoprenas. Tial, ''sakarida metabolo estas esence
la metabolo de glukozo''.
 
La ĝusta funkciado de la korpo estas tre dependa de la koncentreco de
glukozo en la [[sango]]. Ĉi tiu sukero ĉiam ĉeestas en la sango, kaj kiam ĝia
nivelo falas sub la normalan fastan nivelon (70 - 90 mg je 100 ml), la
glikogeno stokita en la hepato estas ŝanĝita al glukozo-1-fosfato,
kiu estas hidrolizita al glukozo kaj [[fosfato]]. Glukozo tiel formita
transiras el la hepato en la sangon. Dum pena ekzercado, per kiu sanga
glukozo eluziĝas pli rapide ol ĝi povas esti reprovizata el hepata
Linio 79:
fastan nivelon - [[hipoglikemio]].
 
Male, alta nivelo de sangosukero, nomata [[hiperglukozemio|hiperglikemio]], povas efemere estiĝi post riĉa kaj peza manĝo de sakaridoj.
 
Monosakaridoj el la digesta procezo estas sorbitaj en la sangon pli
rapide, ol ili povas esti ŝanĝitaj en glikogenon kaj stokitaj en la hepato.
Kiam la sangosukera nivelo leviĝas, iom da glukozo eble estos transformita
en grason kaj stokita en la grasa [[histo]].
 
Kiam sangosukeraj niveloj atingas la [[reno|renan]] sukeran sojlon de ĉ. 150 - 170180
mg je 100 ml da sango, glukozo eliĝas el la renoj kaj aperas en la urino.
Ĉi tiu stato nomiĝas [[glukozurio]].