Mimi o sumaseba: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 10:
}}
'''Mimi o sumaseba''' (japane: 耳をすませば [mimi o sumaseba], "'''Se vi streĉas la orelojn'''") estas japana animacia filmo de [[Studio Ghibli]], publikigita en [[1995]].<br>
La filmo rakontas delikatsente pri la kreskanta amo inter du gejunuloj.
 
La reĝisoro estis [[Kondō Yoshifumi]].<br>
Linio 18:
== Intrigo ==
 
La 14-jara lernantino Tsukishima Shizuku [cukiŝima ŝizuku] loĝas kun ŝiasia familio en la ĉirkaŭaĵo de Tokio (en "Tama" Nova Urbo) kaj pasigas sian tempon elpensante novan tekston por la usona kanto "Take me Home, Country Roads" ("prenu min hejme, kamparaj vojoj"), samtempe neglektante sian lernejan studon. Iutage ŝi hazarde trovas rave belan butikon de brokantaĵo, kaj la altaĝa butikestro montras al ŝi fascinan antikvan staran horloĝon kaj katan figuron nomatan "Barono". Poste ŝi eltrovas ke junulo de ŝia lernejo, Amasawa Seiji [Amasaŭa Sejĝi] estas la nepo de la altaĝa viro en la butiko. Shizuku jam antaŭe sciis la nomon de Seiji, ĉar li prunteprenis ofte la samajn librojn el la biblioteko kiel ŝi - ĉiam antaŭ ŝi. Kiam ŝi ekscias ke li klopodas iĝi violon-faristo, ŝi hontas ĉar ŝi vivas sen havi tielan celon, sed malrapide amikiĝas kun li. Kiam Seiji foriras al Italio por provostudo ĉe instrumentofaristo en Kremona, ŝi decidas iĝi verkistinoverkisto kaj skribi novelon pri la kata figuro antaŭ lia reveno ...
 
== Ĉefaj personoj ==
Linio 51:
== Filmo ==
 
La filmo ''Mimi o sumaseba'' aperis en 1995 en la kinoj en Japanio, kaj je la jarfino 1995 ankaŭ sur [[laserdisko]] (LD). Tiu laserdisko estis la unua japana filmo, kiu estis aĉetebla kun [[Dolby Digital]] (DD 5.1). KelkajKelkajn jarojjarojn poste, en 2002 tiu filmo aperis en Japanio ankaŭ sur DVD kun japanaj kaj anglaj [[subteksto|subtekstoj]].
 
== Sciindaĵoj ==
Linio 59:
La scenoj en la fantazia lando, pri kiu Shizuku skribas sian novelon, entusiazmigis la rigardantojn tiome ke Studio Ghibli poste decidis produkti alian filmon pri la fantazia mondo de la kato "Barono". Tiu filmo aperis 2002 kaj nomiĝas [[Neko no ongaeshi (filmo)|Neko no ongaeshi]] ("la kato repagas sian dankŝuldon").
 
Tiu filmo estas la ununura, en kiu [[Kondō Yoshifumi]] estis reĝisoro. Li estis la planita sekvanto de [[Miyazaki Hayao]] kaj de [[Takahata Isao]] en la [[Studio Ghibli]], sed li mortis 1998 nur 47-jaraĝe perpro aneŭrismo.
 
== Titolo en aliaj lingvoj ==