Henri Micard: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 8:
Finfine (1918), li fariĝis instruisto en la elementaj lernejoj. En aŭgusto 1919, li edziĝis kun [[Ĝermolisto_de_francaj_esperantistoj#Marie-Therese_Micard|Marie Thérèse]].
 
Dum sia kariero, Henri Micard estis ankaŭ vilaĝa administra sekretario, sed li multe agis por helpi siajn samvilaĝanoj (precipe la infanojn kaj gejunulojnjunulojn) distriĝi kaj kleriĝi. Li senlace laboris kun sia edzino, eĉ dimanĉe, por organizi festojn kaj vojaĝojn. Li estis ano de la pedagogia movado de [[Celestin Freinet]] (''Institut Coopératif de l'Ecole Moderne''). Li ankaŭ aliĝis al la sindikato (SNI, ''Syndicat National des Instituteurs'') kaj agadis en ĝi.
 
Ekde 1921, li fariĝis esperantisto, eklernis la lingvon. En 1934 li partoprenis en la "somera lernejo" organizita de Bourguignon en Bretonujo. En la sekvaj jaroj fondiĝis la GEE (Grupo de Esperantistaj Edukistoj) kies Ĝenerala Sekretario estis Henri Micard. Post la [[dua mondmilito]], la someraj lernejoj denove okazis, sed estis malfacile trovi ĉiujare novan lokon por organizi tiujn aranĝojn.