Zsuzsa Polgár: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ca:Zsuzsa Polgár
eNeniu resumo de redakto
Linio 14:
En [[1997]] Polgar publikigis la membiografian libron ''Reĝino de la Ludo de la Reĝoj''. La [[Usona Ŝakfederacio]] nomumis Polgar-on "Grandmajstro de la Jaro" en [[2003]], unuafoje aljuĝante tiun honoron al virino. En tiu sama jaro (2003), Polgar ankaŭ fariĝis la unua virino gajninta la plej fortan usonan malfermitan fulmrapidan ĉampionecon de ĉiuj tempoj, en kampo inkluzivanta 7 grandmajstrojn. Ŝi ne kunludis en [[2004]] sed gajnis la titolon refoje en [[2005]].
 
De post septembro de [[2005]], Polgar vivas en [[Novjorko]], kie ŝi estras la [http://www.SusanPolgar.com Ŝakcentron Polgar], ĉefe por kuraĝigi gejunulojnjunulojn en ilia studado de la ŝakludo. Ŝi ludis en la [[Usono|Usona]] ina teamo dum la [[ŝakolimpikoj de 2004]] okazintaj en oktobro en [[Majorko]], [[Hispanujo]], kaj gajnis la oran medalon pro la plej alta klasifiko en la ina turniro kaj la plej alta poentaro. Sume ŝi gajnis 10 olimpikajn medalojn (5 orajn, 4 arĝentajn kaj 1 bronzan). Krome, ŝi havas serion da 56 sinsekvaj olimpikaj venkoj sen iu ajn malvenko (tio estas komparebla al la nekredebla serio de 56 bazpilkaj ludoj de Joe DiMaggio). Ŝi fakte neniam malvenkis eĉ unu olimpikan ludon.
 
En la FIDE-listo de [[aprilo de 2005]], Polgar havis [[Elo-klasifiko]]n de 2577, kio faras ŝin la dua ludantino en la mondo post ŝia fratino Judita. Ŝi estis n-ro 1 en la mondo kiam 15-jaraĝa, kaj restis inter la tri unuaj dum la sekvaj 20 jaroj.