Ŝako: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: fy:Skake
SYJ (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 22:
}}
 
'''Ŝako''' (el la [[persa lingvo|persa]] شاه, Ŝāh, reganto aŭ reĝo) estas klasika [[tabulludo]] por du ludantoj. La ludo estiĝis en la [[15-a jarcento]] en [[suda Eŭropo]] per reguligo de la persa ludo [[ŝatranĝo]], sekvanto de la malnova hindia ludo [[ĉaturango]]. Ŝako estas ludata sur [[ŝakluda tabulo|ŝaktabulo]], la kvadrata tabulo dividita en 8 × 8 kvadratojn, alterne nigraj kaj blankaj. Ĉiu ludanto en komenco de la ludo havas sume dek ses pecojn de ses specoj: reĝon, damon, po du turoj, kurieroj kaj ĉevaloj kaj ok peonojn. La ludantoj, markataj kiel "nigroblanko" kaj "blankonigro" laŭ la koloro de pecoj (kelkfoje ankaŭ nomataj "helo" kaj "malhelo"), per kiuj ili ludas, alterne ŝovas la pecojn el unu ĉelo al la alia. La celo de la ludo estas [[ŝakmato]], tia atako de la reĝo de la rivalo, kiu estas nerepuŝebla. La ŝako ne enhavas elementon de hazardo,; la ludon decidas kapabloj kaj konoj de la ludantoj.
 
Grava komponento de la ŝako estas ŝaka teorio, kiu havas karakteron de scienco. En [[kompozicia ŝako]] ni renkontiĝas kun arta aspekto de la ŝako. La lernado kaj ludado de ŝakoj estas rekomendata kiel maniero, kiel plibonigi kvaliton de pensado kaj disvolvi favorajn karakterajn ecojn. La ŝako estas unu el la plej popularaj ludoj de la mondo. Ŝakon ludas milionoj da homoj kiel neformale por amuzo, tiel ankaŭ en konkursa, sporta aspekto. Ŝakmatĉoj kaj turniroj estas organizataj ekde la komencoj de tiu ĉi ludo kaj signifa evoluo de la ŝaka sporta vivo okazas ekde la lasta kvarono de la [[19-a jarcento]]. La unua oficiala [[ŝakmondĉampiono]], [[Wilhelm Steinitz]], ekbatalis sian titolon en la jaro [[1886]]; lia hodiaŭa sekvanto estas la [[Barato|barata]] [[ŝaka grandmajstro]] [[Viswanathan Anand]].