Nikelo Naŭzo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Salenka (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Salenka (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
La kartuna humoro sarkasmas kaj plurfoje sensencas. Ĝi unue aperis je la jaro 1985 sur la [[ĵurnalo]] Folio de [[San-Paŭlo]], kiam ĝia kreinto gajnis [[konkurso]]n por novaj bildstriistoj. Temante ĉefe pri [[besto]]j, la bildrakontetoj prezentas plurspecajn eventualajn [[persono]]jn - de [[protozooj]] ĝis [[dinosaŭroj]] – kaj fiksan personaron, kiun ĉefas Nikelo Naŭzo. Fojfoje, [[homo]]j ankaŭ aperas – eĉ pro tio, ke homoj ankaŭ estas [[besto]]j.
 
La nomo de kelkaj [[persono]]j originiĝis per speciala inspiro: el pumpo ''flit'' (ŝprucilo por ĥemia fluaĵo por mortigi [[insektojninsekto]]jn) venas la nomo Flito - narkotaĵema [[blato]], kiu ĝuas ĥemiajn insektmortigantojn, kaj estas la plejkara amiko de Nikelo. La nomo de la rato Rutero - kiu pliŝajnas dika [[kato]] pro ĝia grandeco kaj obcede persekutas Nikelon - venas el entrepreno ''Roto-Rooter'', kiu fakas pri malŝtopo de hidraŭlikaj tuboj.
 
Aliaj [[persono]]j estas ekzemple la ratino Katinjo – al kiu Nikelo enamiĝas kaj kiu mirinde kapablas naski multajn idojn - kaj Saĝo de la truo - la plej maljuna el la ratoj, kiu alternigas saĝajn diraĵojn kaj sklerozajn.