Toro (mitologio): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 22:
 
Donar estis la ĉefa dio de la [[batavoj]] kun la centro de lia kultado en la nuna [[Nijmegen]], [[Nederlando]] kie troviĝis du subĉielaj temploj kaj alia en la proksima urbo Elst.<ref>http://www.romanarmy.net/relbatavian.htm |Batavian Gods | obra = The Roman Military Research Society </ref>
En [[Germania Inferior]], kun dato de la unuaj jarcentoj, estis trovitaj brakĉenoj, moneroj kaj ŝtonoj gravuritaj kun latinaĵoj indikante ke ili estis ofertitaj al Donar. La gravuraĵoj plejparte havis la nomon ''Hercules Magusanus'' tiel estis kiel la [[Romio|romianoj]] nomis la ĉefan dion de la batavoj.<ref>Altgermanische Religionsgeschichte</ref> Gravuraĵoj kun tiu nomo troviĝis en diversaj lokoj kiel Houten, Tielland, Ubbergen, Westkappelle kaj Vetera en [[Nederlando]], [[Bonn]] en [[Germanio]] kaj [[Romo]] en [[Italio]]. La kialo de la tioma disvastiĝo de lia nomo estis ĉar la batavoj ekservis la romianojn kaj tiel ili disvastigis la dion tra la tuta imperio, kaj estinte Donar bataldio, Donar estis specife populara inter la batavaj militistoj.
 
La ideo pri dio de la ĉielo kaj la ŝtormo kun forĵetebla armilo tia kia militmartelo de Toro kaj kun ĉaro estas antikva bildo de dio. La [[hititoj|hitita]] dio [[Teŝubo]] estas tre simile reprezentita, sed kun hakilo kaj la hindua dio [[Indro]] ankaŭ posedas ĉaron kaj lia ĉefa armilo estas la fulmoj. Eĉ nuntempe en [[Asturio]], la mitologia rolulo [[Nuberu]] estas priskribita kiel unuokula longbarba maljunulo, kiu kreas la ŝtormojn sur ĉaro stirita de lupoj.