Gargantuo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
''Gargantuo'' estas la ĉefa heroo de la dua libro de [[Rabelezo|François Rabelais]] eldonita [[1534]]. Ĉi [[romano]] kontinuas la sukcesoplenan historion de la unua libro, ''[[Pantagruelo]]'' ([[1532]]). Pro timo de cenzuro farfare de la Universitato de la [[Sorbono]], li publikigas ambaŭ verkojn sub kaŝnomo ''Alcofribas Nasier'', [[anagramo]] de François Rabelais.
 
Kompleta titolo de la verko : ''La vie très horrifique du grand Gargantua, père de Pantagruel'' [Vere horenda vivo de la granda Gargantuo, patro de Pantagruelo].
Linio 51:
==La milito pikrokola ==
 
Dum vinberkolektado, panistoj de la najbara reĝdomo trapasas, sed rifuzas vendi siajn panojn. Sekvas kverelo, post kiu la panistoj iras plendi al sia reĝo pri la okazaĵoj. Malbone insipirata farde glorsojfantaj ĝeneraloj, la reĝo marŝas kun siaj trupoj en la landon de Grandgousier, detruante ĉion dumvoje. Tamen, dank'al siaj grandaj muroj, la monaĥejo de Seuillé rezistas. Frato Jean [Ĵan], sentime eliras la murojn kaj tiel bastonfrapas la soldatojn ke ili mortas. Grandgousier auŝkultas la novaĵojn, sed nepre volas pacon.
 
Grandgousier skribas al Gargantuo por peti helpon. Samtempe, li sendas mesaĝulon al Pikrokolo, li eĉ sendas monon kaj panojn, — kaŭzo de la milito — sed Pikrokolo nur vidas en tio signon de malforto.