Ignaz Seipel: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aibot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota aldono de: uk:Ігнац Зайпель
Neniu resumo de redakto
Linio 14:
Prelato '''Ignaco SEIPEL''' [zajpl] (naskiĝis la {{daton|19|julio|1876}} en [[Vieno]]; mortis la {{daton|2|aŭgusto|1932}} en [[Pernitz]]) estis atendinda [[Aŭstria|aŭstria]] [[politikisto]], [[kanceliero de Aŭstrio]] dufoje (1922-24, 1926-29), aktivulo en la katolika studenta movado "[[Österreichischer Cartellverband]]" kaj esperantisto. Li uzis volenevole la duonmilitaran [[Heimwehr]]-on en batalo kontraŭ la aŭstria socialdemokratio, kio ankaŭ kondukis al fortiĝo de la tiel nomata aŭstria [[faŝismo]] ("Austrofaschismus"). Sed oni ne forgesu ke antaŭe liaj fervoraj koaliciofertoj al la socialdemokratanoj refuziĝis fare de ili!
 
Oni konsekris lin katolika pastro en 1899. Antaŭ la proklamo de respubliko en aŭtuno de 1918 li instruis moralfilozofion en la [[Salcburgo|Salcburga]] kaj Viena Universitatoj. Post kolapso de la Aŭstra-Hungara monarĥio, li neebligis – kiel unu gvidanto de la [[Kristansociala Partio]] – dividon de la partio en monarkisman kaj respublikanan grupojn.
 
Li formis en majo 1922 kun partopreno de la [[Grandgermana Partio]] koalacian registaron. Li akiris prunton de [[Ligo de Popoloj]] en sumo de 100 milionoj da usonaj dolaroj por la financaj kaj administraj reformoj sub aŭspicio de tiu organizo. Pro tio oni rezignis kiel anstataŭiĝo pri la unuiĝo de la aŭstria ŝtato, konsiderita de multaj homoj tro malforta, kun [[Germanio]].
 
Kvankam li konsiderinde malkreskigis la inflacion, la regionaj registaroj kaj lia propra partio traktis liajn klopodojn malamike, la konservativuloj kontraŭis intervenon de la aliancaj potencoj en la internajn aferojn de AuŝtrioAŭstrio. Post kiam oni provis murdi lin (atenco la 1an de junio 1924), li demisiis en novembro.
 
Dum li dua ofica periodo, li povis akiri parlamentan plimulton. Li uzis la duonmilitaran Heimwehr kontraŭ la aŭstraj socialistoj (1927) kaj tio antaŭprojekciis la eventojn de 1934, kiam [[Engelbert Dollfuß]], cetere unu el la plej gravaj politikaj kontraŭuloj de Hitler, tragike detruis la malfortan aŭstrian demokration kaj enkondukis diktatorecan sistemon. Seipel – fine de lia vivo – apogis la aŭtoritatan politikan sistemon kaj estis porparolanto de la korporativa ŝtato kaj la forta prezidanta sistemo. Li laboris ekde septembro ĝis novembro de 1930 kiel eksterafera ministro, poste retiriĝis pro malsano.