Esperanto-propagando: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e {{ĝermo-esperanto}}
Ekzemploj de Esperanto-propagando
Linio 2:
 
Ĉi tia propagando baziĝas ofte sur [[mito|mitoj]]. Pri tio [[Ziko Marcus SIKOSEK]] verkis detalan libron nomitan [[Esperanto sen mitoj]].
 
Per '''Esperanto-propagando''' oni volas ankaŭ atingi, ke pli da homoj eksciu, kio Esperanto estas kaj ke ĝi estas sukcese uzata kiel komunikilo. Tiucele jam pli ofta aperado de sole la vorto "Esperanto" publike (prefere nek altrude nek malbonkuntekste) estas konsiderata taŭga. Jen eblaĵoj (kiom tiu aŭ jena el ili estas rekomendinda kaj longdaŭre bone efika, tio meritas precipan pritakson konsidere al la realigo, cirkonstancoj kaj aliaj aferoj):
*disdoni broŝurojn aŭ inform-paperetojn pri Esperanto kadre de foiroj, stratfestoj ktp.
*rakonti pri Esperanto al amikoj, malamikoj, konatoj, familianoj, kunstudentoj, kunlernantoj, kolegoj ktp.
*zorgi pri tio, ke
**nacililingvaj artikoloj kaj anoncoj rilate al Esperanto aperu en ĉiutagaj nacilingvaj gazetoj
**en nacilingvaj radio-elsendoj, televid-elsendoj kaj interretpaĝoj estu menciita Esperanto
**Esperanto (la vorto aŭ la lingvo mem) aperu kadre de nacilingvaj artaĵoj (literaturaj verkoj, muzikaĵoj, teatraĵoj, [[Esperanto-filmo|filmoj]] kc.)
**en ordinaraj bibliotekoj kaj librovendejoj estu troveblaj libroj, vortaroj, gazetoj, bildpoŝtkartoj, kompaktdiskoj, DVD-oj, filmoj ktp. pri aŭ en Esperanto
**la vorto "Esperanto" estu legebla kune kun la (interret-)adreso de Esperanto-organizo sur vestaĵoj kaj aliaj aĵoj, prefere ne-altrude, do laŭpritakse en konvena grando; ekzemplo de tre granda publika prezento de la vorto "Esperanto" troviĝas ĉe la ''Hotel Esperanto'' (http://www.kongresszentrum-fulda.com/home/start.html)
**en plurlingvaj enhav-informoj de nutraĵoj, uz-instrukcioj, informbroŝuroj ktp. estu legebla ankaŭ po Esperanto-versio; jen ekzemplo: http://www.vorspeisenplatte.de/speisen/2003/10/lyrik.htm
**en komputoroj Esperanto kiel menu- kaj redakto-lingvo estu elektebla tiel ordinare kaj memkompreneble, kiaj tre multaj aliaj lingvoj; jen ekzemplo: http://www.akueck.de/eoskribo.htm#skajpo_en_eo
**estu okazigataj (almenaŭ ofertataj) Esperanto-kursoj kadre de la kursaro de klerigaj institucioj
 
{{ĝermo-esperanto}}