Minton’s Playhouse: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 08:47, 24 maj. 2011
Minton’s Playhouse estas ĵazklubejo kun drinkejo en la unua etaĝo de Hotelo Cecil en la strato 210. West 118. en Harlemo, Novjorko. En 1938 tenorsaksofonisto Henry Minton malfermis la klubejon, kiu estas precipe fama pro siaj spontankoncertoj komence de la 1940-aj jaroj, kiuj ludis gravan rolon je la ekesto de bibopo, kaj je kiuj partoprenis muzikistoj kiel Thelonious Monk, Kenny Clarke, Charlie Christian kaj Dizzy Gillespie.