Grenado (eksplodaĵo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aidas (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Tiu-ĉi artikolo|klarigas pri la eksplodaĵo grenado. Vidu ankaŭ la artikolon pri la lando [[Grenado (lando)|Grenado]], pri la mineralo [[grenato]], kaj pri la frukto [[granato]]. La frukto ankaŭ inspiris la [[heraldiko|heraldikan]] formon "granato".}}
 
'''Grenado''' estas - origine rondeca - ujo plenigata per eksplodigebla substanco, en la origina grandeco kaj formo komparebla al la frukto [[granato]], uzata kiel armilo en armeaj bataloj. De la frukta nomo devenas la armila nomo. Origine temis pri ujo plenigata per [[nigra pulvo]], kiun soldato aktivigis per bruligo de eksplodiga ŝnuro aŭ per eltiro de eksplodiga mekanismo, kaj tuj poste permane ĵetis direkte al la loko kie eksplodu la armilo. En multaj armeoj ekestis specifa grupo de soldatoj specialigitaj pri tiu tasko - ili ricevis la nomon "grenadisto". Poste ankaŭ ekestis pafiloj por grenadoj, kaj tiujn ne plu permante ĵetatajn armilojn oni kutime nomas "artileriaj grenadoj". Nur en la 19-a jarcento la nomo de grenado limiĝis al pli etaj eksplodiloj kaj la pli grandaj ricevis la nomon [[bombo]].
 
Ankaŭ por [[infanterio|infanteriaj]] soldatoj konstruiĝis pli eta, porteblaj grenadopafiloj.