Big Joe Turner: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:Big Joe Turner, Hamburg 1974 (Heinrich Klaffs Collection 86).jpg|thumb|right|270px|Big Joe Turner, Hamburgo en 1974. Foto: Heinrich Klaffs.]]
'''Big Joe Turner''' (* [[18-an de majo]] [[1911]] en [[Kansasurbo]], [[Missouri]]; † [[24-an de novembro]] [[1985]] en [[Inglewood]], [[Kalifornio]]; fakte ''Joseph Vernon Turner''), estis [[usono|usona]] [[bugio]]-, [[bluso]]- kaj [[rokenrolo]]-kantisto.
 
== Vivo kaj agado ==
Jam en la aĝo de dek kvar jaroj li influis per sia kantado la surlokan ĵazmondon en sia naskiĝurbo. Meze de la 1930-aj jaroj li konatiĝis kun bugio-pianisto [[Pete Johnson]], kun kiu li kune prezentis ekde tiam. En 1936 li iris unuafoje al [[Novjorko]], kie li konatiĝis kun [[Count Basie]].
 
La 23-an de decembro 1938 ekestis kune kun Johnson liaj unuaj kantoj en svingokoncerto en [[Carnegie Hall]], nome ''Low Down Dog'' kaj ''It's All Right, Baby''. Lin tiujare antaŭenigis [[John Hammond]]. La 30-an de decembro 1938 li sonregistris kune kun Pete Johnson ties komponaĵon ''Roll 'em Pete'' je diskeldonejo (Vocalion n-ro 4607), sekvis la 30-an de junio 1939 ''Cherry Red''. Poste li prezentis kun diversaj [[ĵaz]]-gravuloj kiel [[Benny Goodman]], [[Duke Ellington]] kaj [[Art Tatum]]. En la jaro 1945 li subskribis sondiskan kontrakton ĉe eldonejo ''National Records'', kie sonregistris [[Herb Abramson]]. En 1951 Abramson atentigis entrepreniston [[Ahmet Ertegun]] pri li, kiu kontraktis kun li nome de sia diskeldonejo [[Atlantic Records]]. Sekve de tiu ekestis la unupeca disko ''Chains Of Love'', kiu atingis altan rangon en la [[ritmenbluso|ritmenblusaj]] ranglistoj kaj de kiu [[Pat Boone]] poste faris novversion. En la 1950-aj jaroj li produktis kelkajn grandajn kaj malpli grandajn furoraĵojn, inter ili ''[[Shake, Rattle and Roll]]'', ''Flip, Flop & Fly'' kaj ''Corrine, Corrina'', kaj li ludis inter alie kun [[Elmore James]] (''TV Mama'') kaj [[King Curtis]]. Entute la sukcesoj ja restis limigitaj, sufiĉis tamem por vivteni lin.
 
En la 60-aj kaj 70-aj jaroj Turner koncertvojaĝis la plejmultan tempon. Li surdiskigis kun ĵazgranduloj kiel [[Dizzy Gillespie]] kaj [[Roy Eldridge]] kaj ludis ankaŭ kun [[Axel Zwingenberger]], kun kiu li krome sonregistris por du treege sukcesaj diskoj. Tamen kora insuficienco kaj diabeto malfaciligis al li la vivon. Liaj lastaj sonregistraĵoj ekestis kune kun [[Jimmy Witherspoon]]. La 24-an de novembro 1985 Big Joe Turner mortis en in Kalifornio pro renomalfunkcio.
 
Du el siaj plej famaj kanoj estis:
 
*Honey Hush (1953) - Piano sur la originala sonregistraĵo: [[Fats Domino]]
*Shake, Rattle and Roll (1954), la sonregistraĵo estis en 2001 enigita en la Blues Hall of Fame.
 
Big Joe Turner ne estas konfuzenda kun la paŝpiano-ludanto kaj kantisto [[Joe Turner (ĵazpianisto)|Joe Turner]] (1907-1990), samkiel la bluskantisto kaj -basisto Big Joe Turner (1944-2008).
 
== Diskografio ==
{| class="wikitable sortable"
|-
! Titolo!! Diskeldonejo!! Jaro !! Rimarkoj
|-
|'''Flip, Flop & Fly'''
| [[Pablo Records|Pablo]]
|1989
|Koncertregistraĵoj kun la orkestro de [[Count Basie]] en Parizo kaj Frankfurto en 1972
|-
|'''The Trumpet Kings Meet Joe Turner'''
| OJC
|1974 CD 1991
|Kun [[Dizzy Gillespie]], [[Roy Eldridge]], [[Harry Edison]], [[Clark Terry]]
|-
|'''Tell Me Pretty Baby'''
| Arhoolie
|1992
| Registraĵoj el la malfruaj 1940-aj jaroj kun la orkestro de [[Pete Johnson]]
|-
|'''[[Boss of the Blues]]'''
|
|Original 1956 Reissue auf CD
|
|-
|'''Joe Turner's Blues'''
|Topaz Jazz
|1997
|Registraĵoj inter 1938 kaj 1946
|-
|'''Shake, Rattle And Roll'''
|Collectables
|2004
|
|-
|'''Patcha, Patcha, All Night Long'''
|Pablo
|1996
| Joe Turner kun [[Jimmy Witherspoon]]
|-
|'''The Rhythm & Blues Years'''
|[[Atlantic Records]]
|1986
|
|-
|'''Stormy Monday'''
|Pablo
|1991
| I. a. kun [[Pee Wee Crayton]], [[Roy Eldridge]], [[Dizzy Gillespie]], [[Eddie „Cleanhead“ Vinson]]
|-
|-
 
|'''Let´s Boogie All Night Long'''
|Vagabond Records
|LP 1978
| [[Axel Zwingenberger]] piano, [[Torsten Zwingenberger]] frapinstrumentaro
|-
 
|'''Joe Turner Sings Kansas City Jazz'''
|[[Decca Records|Decca]]
|1953
|
|-
 
|'''Big Joe Is Here'''
|Atlantic
|1959
|
|-
 
|'''Joe Turner and the Blues'''
|[[Savoy Records|Savoy]]
|1960
|
|-
 
|'''Big, Bad & Blue: The Joe Turner Anthology'''
|Rhino Atlantic
|1987
|
|-
 
|'''Blues Train'''
|Muse
|1983
| Kun [[Roomful of Blues]]
|-
 
|'''Boogie Woogie Jubilee'''
|
|1981
| Registrita en la domo de Turner, kun Axel Zwingenberger,[[Roy Milton]], [[Eddie „Cleanhead“ Vinson]] kaj Margie Evans
|-
|'''Shout, Rattle and Roll'''
|Proper
|2003
| Skatolo de 4 lumdiskoj kun registraĵoj el la 1940-aj ĝis la fruaj 1950-aj jaroj
 
|}
 
== Ligoj eksteren ==
*[http://www.bluessource.de/biographien/bjturner.htm Biografio de Turner]
 
[[Kategorio:Viroj]]
[[Kategorio:Ritmenblus-kantistoj]]
[[Kategorio:Usonaj muzikistoj]]
[[Kategorio:Blusmuzikistoj]]
[[Kategorio:Bluskantistoj]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1911]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1985]]
 
[[an:Big Joe Turner]]