Husanoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota modifo de: pl:Husytyzm
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e robota aldono de: bar:Hussitn; cosmetic changes
Linio 5:
La movado baziĝis sur predikoj de [[Jan Hus|Magistro Jan Hus]], kiu postulis longefikan reformon de la kristana eklezio. [[Jan Hus]] estis influita de la angla teologo [[John Wyclif]] kaj parte eĉ de la movado de [[Valdenanoj]]. Dum la husana revolucio ekzistis tri ĉefaj fluoj: la radikalaj taboranoj, [[Centristo|centristaj]] [[orebitoj]], post morto de [[Jan Žižka]] nomataj orfoj, kaj la moderaj praganoj.
 
== Koncilio en Konstanco kaj komencoj de la husmovado ==
Aresto de [[Jan Hus]] en [[Konstanco]] dum la jaro [[1414]] elvokis en la ĉeĥaj landoj grandan streĉon kaj la nobelaro postulis ke imperiestro [[Zigmundo la 1-a]] liberigu Janon Huson. Post morto de Hus en la koncilio en [[Konstanco]] la [[6-a de julio|6-an de julio]] de [[1415]] komenciĝis malfermaj bataloj, precipe kontraŭ katolikaj klerikoj kaj ordenanoj, kaj la ĉefepiskopo de Prago devis fuĝi. Reĝo [[Karolo la 4-a]], gvidita ankaŭ de sia malamo kontraŭ [[Zigmundo la 1-a]], same kiel sia edzino, favora al la Husanoj, subtenis la ribelon. [[Papo]] [[Marteno la 5-a]] ankoraŭ kiel kardinalo, intervenis en la batalon kontraŭ la opinioj, kiujn la koncilio kondamnis, sed li bezonis por tio kunlaboron de reĝo [[Venceslao la 4-a]]. En la jaro [[1418]] Zigmundo konvinkis sian fraton Venceslaon aliĝi al la flanko de la koncilio, ĉar la religia milito estis eksplodonta. La gvidantoj de la husmovado kaj soldataraj komandantoj devis forlasi la landon kaj katolikaj pastroj estis enoficigitaj reen en siajn postenojn.
 
Precipe post morto de reĝo [[Venceslao la 4-a]] en la jaro [[1419]] en [[Bohemio]] eksplodis la plej diversaj kunfliktoj. Urbaj funkciuloj ĵetiĝis el la fenestroj de la praga novurba urbodomo kaj husanoj koncentriĝis en urboj kaj en montaraj regionoj: komenciĝis la husana revolucio kaj husanaj militoj. En la jaro [[1420]] la husanoj fiksis sian programon en la t.n. [[Kvar artikoloj pragaj]]. En la sama jaro ili fondis urbon [[Tábor]], kiu poste fariĝis la centro de la husana revolucio.
 
== Husanaj militoj ==
[[Dosiero:Reichenbach(OL)-Ketzergrube.jpg|thumb|right|240px|<center>memorŝtono por persekutitaj [[husanoj]], kiuj mortis kadre de sieĝo de la urbo [[Reichenbach (Oberlausitz)|Reichenbach]] en [[Saksio]] dum la jaroj 1430 kaj 1431]]
[[Zigmundo la 1-a]], valida heredanto de la ĉeĥa trono, reagis al la eventoj en la ĉeĥaj landoj ekde la jaro [[1420]] ĝis la jaro [[1431]] per kvin kruckavaliraj militiroj. Ĉiuj estis malvenkitaj. La husanajn soldatarojn gvidis unue legenda kaj neniam malvenkita [[Jan Žižka]] el Trocnov. Poste [[Prokop Holý]] transprenis gvidadon de la husanaj soldataroj. Sed eĉ ne husanoj evitis al internaj konfliktoj kaj ili apartiĝis al radikala alo (Taboritoj kaj Orfoj), kiuj rifuzis kian ajn kompromison, realigante turniĝon de ĉiuj loĝantoj de [[Ĉeĥio|Landoj de Krono Ĉeĥa]] al la [[Kvar artikoloj pragaj]] kaj daŭrigante en la bataloj kontraŭ katolikaj landoj, kaj la moderaj kalikuloj, al kiuj temis pri interkonsento kun la imperiestro kaj la eklezio kaj pri finigo de la milito. Tio fine montriĝis en decida periodo, dum traktado kun [[Bazelo|bazela]] koncilio.
 
== Traktado kun la bazela koncilio ==
La [[Bazelo|bazela]] koncilio invitis ĉeĥan senditon kaj ili diskutis precipe rilate al la kvar artikuloj pragaj la [[10-a de januaro|10-an de januaro]] de [[1432]]. Sed okazis nenia unueco. Post pluaj traktadoj estis fine la [[30-a de novembro|30-an de novembro]] de [[1433]] en [[Prago]] akceptita la t.n. Praga kompaktato. Tiu ĉi interkonsento certigis akceptado de [[utrakvismo]] al tiuj, kiuj volas, sed samtempe kun kompreno, ke [[Kristo]] ĉeestas sub ĉiu el la manieroj. La libera predikado de la vorto estis permesita sub certaj kondiĉoj – la eklezio estis aprobonta kaj lokigonta pastron, tiel estis konservota aŭtoritato de episkopo. Sed artikolo rilatanta al profana potenco de pastro ne implicitis.
 
== Fino de la husmovado ==
Konfliktoj inter la taboranoj kaj la moderaj kalikuloj fine gvidis al la [[batalo ĉe Lipany]], en kiu la [[30-a de majo|30-an de majo]] de [[1434]] staris vidalvide la unuiĝintaj fortoj de la taboranoj kaj orfoj en unu flanko kaj la katolikoj kaj la moderaj kalikuloj en la alia flanko. La batalo finiĝis per granda venko de la modera flanko kaj definitiva neniigo de la radikalaj kampaj soldataroj. La gvidanto de la taboranoj [[Prokop Holý]] mortis dum la batalo. La ĉefkomandanto de la orfaj kampaj soldataroj [[Jan Čapek ze Sán]] eĉ kun granda parto de sia rajdistaro eskapis ĝis [[Kolín]] kaj pli malfrue agnoskis la malvenkon. Dum plimulto da tempo li reteniĝis ekster la teritorio de [[Bohemio]].
 
La rezulto de la batalo signifis finon de la influo de la taboranoj al la agado en [[Bohemio]]. La nobelara koncilio sesianta en [[Jihlava]] en la jaro [[1346]] deklaris repaciĝon inter la [[ĉeĥoj]] unuflanke kaj [[Romo]] kun la tuta okcidenta eklezio aliflanke. Imperiestro [[Zigmundo la 1-a]] fine akiris la ĉeĥan kronon. La nobelaro poste en [[Prago]] deklaris la doktrinon de Viklef pri la lasta vespermanĝo kiel heredon de la jaro [[1444]]. Plimulto de la taboranoj transiris al la flanko de la kalikuloj, la resto kreis Unuecon fratecan.
 
== La plej gravaj datoj ==
* [[1391]] fondo de Betlehema kapelo en [[Prago]]
* [[1392]] Reguloj de La malnova kaj La nova leĝoj de Mateo el Janov
* [[1402]] [[Jan Hus]] predikas en Betlehema kapelo
* [[1403]] kondamno de 45 artikoloj en Betlehema kapelo
* [[1408]] la disiro de Hus kun praga ĉefepiskopo
* [[1409]] Dekreto kutnohora – eldonita de [[Venceslao la 4-a]]
* [[1412]] ribeloj pro pardonbiletoj en [[Prago]]; ekzekuto de tri junuloj; la foriro de Hus al provinco
* [[1413]] verko de Hus nomata Pri la eklezio
* [[1414]] komenco de akceptado de [[utrakvismo]]
* [[1415]] la morto de Hus; protestoj de la ĉeĥa nobelaro
* [[1416]] la brulmortigo de [[Jeroným Pražský]]
* [[1417]] radikaligo
* [[1419]] pilgrimoj al montaroj; en [[julio]] renverso en [[Prago]] (la defenestradoj de urbodomanoj)
* [[1420]] fondo de [[Tábor]]; Kvar artikuloj pragaj; malvenko de la 1-a kruckavalira militiro, morto de Mikolao el Hus
* [[1421]] glatigo de adamitoj kaj pikartoj; en julio koncilio en [[Čáslav]]
* [[1422]] malvenko de la 2-a kruckavalira militiro; ekzekuto de [[Jan Želivský]]
* [[1423]] „Pli malgranda Tábor“ de [[Jan Žižka]]
* [[1424]] malvenko de sinjorara unueco ĉe [[Malešov]]; morto de [[Jan Žižka]]
* [[1426]] [[Prokop Holý]] frunte de la husanaj soldataroj; malvenko de la 3-a kruckavalira militiro ĉe [[Ústí nad Labem]]
* [[1427]] malvenko de la 4-a kruckavalira militiro ĉe [[Tachov]]; komenco de la t.n. belegaj rajdistaroj
* [[1429]] kunveno kun [[Zigmundo la 1-a]] en [[Bratislavo]]
* [[1430]] kontrakto en Beheimstein
* [[1431]] malvenko de la 5-a kruckavalira militiro ĉe [[Domažlice]]
* [[1433]] publika aŭdienco de husanoj en [[Bazelo]]; orfa ekskurso al bordo de [[Balta maro]]; Praga kompaktato
* [[1434]] la [[30-a de majo|30-an de majo]] [[batalo ĉe Lipany]]; la morto de [[Prokop Holý]]; pereo de la kampaj soldataroj
* [[1436]] kompaktato en [[Jihlava]] kaj akcepto de [[Zigmundo la 1-a]] kiel ĉeĥa reĝo; rezistmovado de [[Jan Roháč]] el Dubé
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Listo de bataloj]]
* [[Husmovado en filmoj]]
 
== Aliaj projektoj ==
Linio 68:
[[an:Husitas]]
[[ar:هوسيون]]
[[bar:Hussitn]]
[[ca:Hussites]]
[[cs:Husitství]]