Surikato: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
WikitanvirBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota modifo de: pt:Suricato
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e robota modifo de: ar:سرقاط; cosmetic changes
Linio 19:
'''Surikato''' (''Suricata suricatta'') estas malgranda [[mamulo]] el familio [[mungotedoj]]. Surikatoj troveblas en ĉiuj partoj de [[Kalaharo]] en [[Botsvano]] kaj [[Sud-Afriko]]. Ili loĝas je malgrandaj grupoj nomataj ''klanoj'', kiuj averaĝe nombras ĉ. 20 anoj, kvankam foje troveblas surikataj klanoj de pli ol 50 anoj. Averaĝa [[vivdaŭro]] de surikatoj estas 12-14 jaroj.
 
== Anatomio ==
[[ImageDosiero:Lightmatter meerkat2.jpg|thumb|left|250px|Foto de surikato far [[Aaron Logan]]]]
Surikato estas malgranda [[tagulo|taga]] [[mungotedoj|mungoto]] kun pezo de ĉ. 731 [[gramo]]j por iĉoj kaj 720 gramoj por inoj. Ĝi havas longan, maldikan, flekseblan korpon kaj longajn brakojn. La korpa longo estas 25 ĝis 35 cm, al kio aldoniĝas longa [[vosto]] de 17-25 cm. Malsimile al aliaj mungotedoj, vosto de surikato estas neharoza, longa kaj maldika, kaj finiĝas je nigra aŭ ruĝeca peniko. Kiam surikato ekstaras, ĝi uzas sian voston por balanco.
 
Linio 26:
 
La [[orelo]]j de surikato estas malgrandaj, krescent-formaj kaj povas malfermiĝi por ekskludi teron dum fosado. La okuloj estas nigraj kaj troviĝas sur antaŭa parto de la vizaĝo. Samkiel [[kato]]j, surikatoj havas [[duokula vido|duokulan vidpovon]], grandan angulon de vido kaj bonan percepton de profundeco. Ĉe la fino de ĉiu fingro de surikato estas robusta, kurvita [[ungego]], uzata por fosado, kapto de [[predo]] kaj iam por surgrimpo sur [[arbo]]jn.
[[FileDosiero:Meerkat-uenozoo2008.ogg|right|thumb|250px|Video de surikato en [[Ueno-Zoo]], [[Tokio]], [[Japanio]]]]
 
== Dieto kaj konduto ==
[[FileDosiero:Meerkats foraging.JPG|thumb|left|Surikatoj en [[Adelajdo|Adelajda]] [[Zoo]].]]
Surikatoj estas plejparte [[insektovora]]j, sed ili ankaŭ volonte manĝas [[lacertuloj]]n, [[serpento]]jn, [[araneo]]jn, [[skorpiono]]jn, [[planto]]jn, malgrandajn [[mamulo]]jn, [[centpieduloj]]n, [[milpieduloj]]n, [[ovo]]jn kaj eĉ malgrandajn [[birdo]]jn. Kiel ofte okazas kun [[mungoto]]j, surikatoj havas partan imunecon kontraŭ kelkaj specoj de [[veneno]]j, inkluzive tre fortan venenon de skorpionoj el [[Kalaharo]], mortigan por [[homo]]j.<ref>David Attenborough, 2000. Meerkats United</ref> Surikatoj ne havas troan volumenon de [[grasa histo]] kaj devas serĉi nutraĵon ĉiutage por subteni sian aktivan [[metabolismo]]n.
 
Surikatoj furaĝas grupe. En ĉiu momento, almenaŭ unu el membroj de la grupo staras kiel "[[pikedo|pikedisto]]", observante por eblaj danĝeroj, dum la aliaj serĉas por manĝaĵoj. Pikedistoj interŝanĝas averaĝe post unu horo. Junaj surikatoj ne furaĝas ĝis aĝo de ĉ. 1 monato kaj komence ĉie sekvas pli oldan membron de la grupo, kiu agas kiel "instruisto" por la junulo.<ref>[http://www.lifeinthefastlane.ca/mighty-masked-meerkat-mobs/offbeat-news Mighty Masked Meerkat Mobs]</ref> La pikedisto produktas regulajn "pepojn" kiam ĉio estas en ordo. Kiam ĝi rimarkas danĝeron, ĝi laŭte blekas kaj fajfas.
 
== Reproduktiĝo ==
[[FileDosiero:Suricata.jpg|thumb|right|Surikato en la [[Kalaharo]]]]
Surikatoj estas sekse fekundaj en la aĝo de ĉ. unu jaro. Ili reproduktiĝas en ĉiu sezono, kvankam varma vetero estas preferata, kaj la inoj povas havi ĝis 4 naskojn po jaro kaj 1 ĝis 5 idojn po nasko. Surikatoj ne havas iujn antaŭpariĝajn ritualajn spektaklojn, ĝenerale la iĉo nur rituale striglas la inon ĝis ŝi humiliĝas por [[koito]]. Plej ofte, dum la procedo la iĉo prenas sidantan pozon. Periodo de [[gravedeco]] daŭras averaĝe dum 11 semajnoj, kaj la naskoj okazas en subgrundaj tuneloj, kie vivas la klano. Ĵusnaskintaj idoj estas senpovaj kaj bezonas zorgon de aliaj klananoj. Iliaj okuloj malfermiĝas 10-14 tagojn post naskiĝo kaj la orelojn post ĉ. 15 tagoj. En la aĝo de ĉ. 21 tagoj la idoj povas eliri la tunelojn, kaj post kelkaj pliaj semajnoj ili jam povas iri furaĝi kun plenkreskuloj. Kiam la idoj unuafoje eliras surgrunden, la tuta klano amasiĝas ĉikaŭ la eliro kaj observas ilin. Iam [[adoleskulo]]j provas konkuri por atento de plenkreskuloj en tiuj momentoj. En la aĝo de 49 ĝis 63 tagoj la idoj ili ne plu konsumas [[lakto]]n kaj povas nutri sin memstare.
 
Plej ofte, klano de surikatoj estas tre hierarkia kaj nur unu [[alfo (biologio)|alfa paro]] reproduktiĝas. La dominanta paro ĉiam klopodas mortigi la idojn de aliaj paroj, se tiuj naskiĝas, kaj forpeli iliajn patrinojn el la klano. Okaze, tiuj forpelitaj inoj kaj solecaj vagantaj iĉoj formas novajn klanojn, iom pli demokratiajn. Same, plia egaleco observeblas se la dominanta paro konsistas je parencoj (ekzemple, se la alfa-ino mortas kaj ŝia filino prenas ŝian lokon). Tiaj dominantuloj ne interpariĝas kaj idojn produktas aliaj inoj kaj vagantaj iĉoj. Tamen, en iu ajn okazo, por gravedaj surikatinoj estas sufiĉe kutima konduto provi mortigi kaj formanĝi idojn de aliaj inoj.
 
== Socia Konduto ==
[[FileDosiero:Meerkat.jpg|upright|thumb|Staranta surikato]]
[[FileDosiero:Suricata suricatta -Auckland Zoo -group-8a.jpg|right|thumb|Grupo de surikatoj en zoo de [[Aŭklando]].]]
Surikatoj adaptiĝis kun subgrunda vivo. Iliaj klanoj loĝas en vastaj, komplikaj retoj de subgrundaj tuneloj, el kie ili eliras nur tage. Ili havas disvolvitan socian konduton kaj kutime striglas unu la alian por plifortigi sociajn ligojn. La alfa paro uzas odor-markilon al siaj subuloj por esprimi sian aŭtoritaton, post kio la subuloj striglas la alfoj kaj lekas iliajn vizaĝojn. Intensa striglado observeblas kiam membroj de iuj klano rerenkontiĝas post ioma tempo de disigo. Plej ofte, absoluta plimulto de la membroj de iu klano estas gefratoj kaj idoj de la alfa paro.
 
Linio 53:
Samkiel multaj ĉe aliaj specioj, idoj de surikatoj lernas necesajn rutinoj per observo kaj imito. Tamen, okaze la plenkreskuloj ankaŭ aktive instruas al la junuloj. Ekzemple, plenkreskaj surikatoj instruas adoleskulojn ĉasi kaj manĝi venenan skorpionon: ili forigas la pikilon kaj helpas al la junuloj lerni pritrakti la beston.<ref>{{cite journal | first = Alex | last = Thornton | coauthors = McAuliffe, Katherine | year = 2006 | month = July 14, | title =Teaching in Wild Meerkats | journal = Science | volume = 313 | issue = 5784 | pages = 227–9 | doi = 10.1126/science.1128727 | url = http://www.sciencemag.org/cgi/content/abstract/313/5784/227 | accessdate = 2007-01-23 | pmid =16840701}}</ref> En sia libera tempo (t.e. kiam ne necesas furaĝi) surikatoj partoprenas en ludoj, kiuj similas al [[luktosporto]] aŭ [[atletismo]].
 
[[FileDosiero:Zolli Ethosha House.jpg|175px|thumb|left|Grupo de surikatoj en [[Zoo Basel]]]]
Ĉar la reto de surikataj tuneloj estas tre vasta kaj komplika, ofte aliaj bestoj ankaŭ ekloĝas tie. Surikatoj povas pace kunekzisti kun specioj, kiuj ne estas iliaj naturaj malamikoj nek predo kaj ne konkuras kun ili por resurcoj, kiel [[vulpa cinikto]] aŭ [[tersciuro]]. Amuza situacio okazas, kiam en surikataj tuneloj ekloĝas [[serpento]]j.
 
== Subspecioj ==
En genro ''Suricata'' estas nur unu specio: la rektvosta surikato ''Suricata suricatta''. Ekzistas tri subspecioj:<ref>{{cite web| author = Katie Kimble | year = 2003 | month = July 1, | title =Meerkat Studbook Suricata suricatta North American Region | format = pdf | url = http://library.sandiegozoo.org/studbooks/carnivores/meerkat2003.pdf | accessdate = 2010-01-15}}</ref>
* ''Suricata suricatta siricata''
* ''Suricata suricatta majoriae''
* ''Suricata suricatta iona''
 
== En homa vivo kaj populara kulturo ==
Surikatoj estas tre popularaj inter homoj kaj ekzistis multaj provoj hejmigi ilin. Ili, tamen, apenaŭ estas taŭgaj por vivo en homa domo. Ili malfacile akceptas dresadon kaj emas mordi homojn, kaj la mordoj enhavas infekton. Ili fiodoras kaj metas odor-markilon sur la posedanton kaj sian "teritorion". Estiel sociaj animaloj, ili iĝas histeriaj, se estas tenataj solece.<ref name=buypet>[http://petmeerkats.com/ ''How about a Pet Meerkat?'']</ref>
 
En populara kulturo aspektoj de surikatoj ne estas tro kutimaj. Ilia populareco ege krekix post dun-drama duon-dokumenta serio [[Meerkat Manor]] en kanalo [[Animal Planet]], kie vivo de surikata kolonio estas montrita preskaŭ kiel [[realeca televidserio]]. Alia notinda ekzemplo de montro de surikatoj en populara kulturo estas serio de televidreklamoj por [[Britio|brita]] firmao [[Compare the Market]]. La reklamoj uzas [[vortoludo]]n en [[angla lingvo]] - angla vorto "market" (''merkato'') sonas kaj aspektas simile al "meerkat" (''surikato''). En la reklamaj filmetoj aperis surikato kun nomo ''Aleksandr Orlov'', kies aspekto estas primoko de [[rusoj|rusa]] [[nobelo]], kaj plendis, ke homoj konfuzas lian paĝaron CompareTheMeerkat.com kun CompareTheMarket.com La reklamoj iĝas tiom popularaj, ke aperis eĉ kelkaj mallongaj filmetoj kun Aleksandr Orlov kiel ĉefrolulo.
 
== Referencoj ==
{{referencoj}}
[[Kategorio:Herpestedoj]]
{{Commons|Suricata suricatta}}
<br clear=all>
{{Portalo Animaloj}}
{{Karnomanĝuloj|F.}}
 
[[Kategorio:Herpestedoj]]
 
[[af:Graatjiemeerkat]]
[[ar:السرقاطسرقاط]]
[[be:Сурыкат]]
[[be-x-old:Сурыкат]]