Frank Trumbauer: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
== Vivo kaj verkaro ==
 
Trumbauer estas konata ĉefe pro siaj sonregistraĵoj, kiujn li faris fine de la 1920-aj jaroj kune kun kornetisto [[Bix Beiderbecke]], ekz. sian unuan furoraĵon „Singing the Blues“ de februaro 1927. Li komencis muziki en pluraj bandoj en mezokcidenta Usono, fariĝis muzika direktisto en la orkestro de [[Jean Goldkette]] kaj direktis poste propran orkestron en [[Sankta Luiso]], en kiu ankaŭ ludis Beiderbecke. Ambaŭ ludis post ĉe, [[Adrian Rollini]] kaj ekde 1927 en la orkestro de [[Paul Whiteman]], kie Trumbauer restis ĝis 1932, por direkti mallongan tempon propran bandon. En 1931 li lanĉis per la surdiskigo de „Georgia on My Mind“ de [[Hoagy Carmichael]] furoraĵon, kiu apartenis al la unuaj tridek en la ranglisto. Meze de la 1930-aj jaroj li kunlaboris ankaŭ kun [[Jack Teagarden]] kaj poste li havis en Kalifornio propran bandon. Dum la Dua Mondmilito li laboris kiel provpiloto. Post la milito li ludis en la orkestro de [[NBC]], sekvis tamen karieron en la flugkontrola departemento.
 
Kune kun Beiderbecke, Coleman Hawkins kaj Peewee Russell li validas kiel unu el la muzikistoj, kiuj enkondukis la baladan ludmanieron en la ĵazon, kie konsiderinde distingiĝis de la ĉi tiam kutimaj pasi-ĵazaj kaj blusaj ludmanieroj. Per tio li plenumis elstaran rolon en la stilhistorio, ĉar li apartenas al la unuaj muzikistoj, kiuj enfluigis en la ĵazon influojn de la klasika eŭropa muziko, aparte de la romantisma muziko. Lia stilo memoriga je la posta [[malpasia ĵazo]] aparte influis junan [[Lester Young]].
 
== Ligoj eksteren ==
*[http://www.redhotjazz.com/trum.html Frankie Trumbauer ĉe Redhotjazz]
=== Rimarkoj ===
<references/>