Esperanto-movado en Aŭstrio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 13:
Tiam en kelkaj urbo fondiĝis lokaj grupoj. Krom en Vieno ankaŭ en [[Graz]], kien du studentoj el [[Moravio]] ([[Ĝermolisto_de_aŭstraliaj_esperantistoj#PETTERA|Pettera]] kaj Teltschik) importis Esperanton, en [[Liberec|Reichenberg]], okaze de landa ekspozicio al kiu partoprenis Esperantistoj, la unua Esperanta ekspozicio en Aŭstrio - sub gvidado de Schade kaj Richter, en [[Leitmeritz]] per [[Wilhelm Heller]], en [[Teplitz-Schönau]] per kuracisto d-ro Freisinger naskiĝis grupoj, kiuj en 1908 okaze de la [[4-a UK]] en [[Dresdeno]] kuniĝis al '''Ligo de Germanlingvaj Esperantistaj Grupoj en Aŭstrio'''. Oni eĉ provis eldoni apartan gazeton "Informaj Raportoj", poste oni pligrandigis ĝin sub la titolo "[[German-Aŭstria Esperantisto]]".
 
Ĉar paŝo post paŝo la publiko interesiĝis por Esperanto, el kiu kelkaj eĉ esperis la solvon de la lingvaj konfliktoj en Aŭstrio, jam en 1905 tri gravaj vienaj organizaĵoj (la komerca unuiĝo, la etika societo, la pedagogia asocio) aranĝis po unu vesperon kun Esperanto-parolado. Aliaj gravaj unuiĝoj sekvis, ili akceptis rezoluciojn favore al Esperanto. En katolikaj preĝejoj okazis la unuaj Esperanto-lingvaj predikoj, [[Martin Klein]] ("Moko") propagandis Esperanton inter la laboristaro. Novaj grupoj naskiĝis; en Vieno post la Esperanto-Klubo (1904) "La Fideleco" (1907), kiu sin okupis kaj ankoraŭ en 1933 okupas ne pri propagando, sed pri traduko de lingve malfacilaj tekstoj, la "Junularo" (fondo en 1910), kiu propagandis inter gejunulojjunuloj; la Katolika Grupo (1912); Virina Sekcio (1909). En 1909 estis 142 grupoj kaj 60 informejoj en la tuta antaŭmilita regno. [[Julius Glück]] kaj d-ro [[Edmund Sós]] en 1910 verkis sukcesplenan lernolibron. Sós kiel delegito de Universala Esperanto-Asocio ([[UEA]]) povis konstati, ke multaj eksterlandaj Esperantistoj traveturis Vienon kaj ofte la vienanoj povis helpi al ili.
 
===Kongresoj ĝis 1914===