Historiema koncertado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aibot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota aldono de: es, fr, uk modifo de: ja, pl
Linio 43:
Kontraŭe al posta uzo dum la malfrua 18-a jarcento do ne la tempovorto sole estis la „tempindiko“. La kombinado de taktspeco, notklaso kaj tempovorto difinis kaj la akcentstrukturon kaj ankaŭ la tempon, la karakteron kaj la ludmanieron, do la „movo“ kaj la prezentado en plej vasta senco. „Prezentado kaj movo estas difinitaj per la longaj aŭ mallongaj notspecoj, kiuj karakterizas ĉiun taktspecon, nome pezeca kaj malrapide je tiuj, kaj malpezecaj kaj viglaj je tiuj ĉi. ... La 3/8 takto ekz. havas malpezecan prezentadon; se tamen peco en ĉi tiu taktspeco estas indikata per ''adaĝo'' kaj plenigita per tridekduonaj partoj, tiam ties prezentado estas pli pezeca ol ĝi estus sen tio, sed ne tiom pezeca, kvazaŭ la sama peco estus komponita en la 3/4 takto.“ <ref name="schulz_tempi">Johann Abraham Peter Schulz, Artikel „Tact“ und Artikel „Vortrag“ in: Johann Georg Sulzer: ''Allgemeine Theorie der Schönen Künste'', Band I-IV, Leipzig 1792–94; Nachdruck Hildesheim 1967.</ref>
 
Krom traktaĵojn pri siatempa ludpraktiko ankaŭ oni esploras [[Fluthorloĝo|ludaŭtomatojn]], kiuj jam ekzistis dum vivtempo de Händel kaj por kiuj aparte li skribis pecojn, kiel eblaj fontoj por respondi demandojn pri tempo kaj ornamteknikoj. <ref>http://www.haendelfestspiele.halle.de/de/programm-bak/2006/Wissenschaftliche_Konferenz> </ref> En Francio konserviĝis ĉ. 500 stiftitaj ruloj por aŭtomataj [[ludhorloĝo]]j kaj orgenoj. Probleme por ilia utiligo kiel fontoj pri la muzikprezenta praktiko estas - krom en la ''tonotechnie'' de Père [[Engramelle]], kiu indikis la ludodaŭrojn per minutoj<ref>F. Marie Dominique Joseph Engramelle: ''La Tonotechnie ou l'Art de noter les Cylindres ..'', Paris 1775 (Deutsch: Hans-Peter Schmitz: ''Die Tontechnik des Père Engramelle. Ein Beitrag zur Lehre von der musikalischen Vortragskunst im 18. Jahrhundert'', Kassel 1953)</ref>, - ilia nur malofte kontrolebla movigorapideco. Françoise Cossart-Cotte avertis, antikvaĵistoj kaj restaŭristoj povus esti tentataj, ellogi el la aparatoj ĝuste tiujn „historiajn rapidajn“ tempojn, kiujn la muziksciencistoj kaj kolektistoj atendas de ili. <ref>''’Documents sonores’ de la fin du XVIIIe siècle'', in: Colloques Internationaŭ du C.N.R.S., 537, Paris 1974, S. 147</ref>.
 
Reprezentantoj de la tempo-giusto-movado opinias, ke multaj klasikaj verkoj nuntempo ofte estas tro rapide ludataj. La muzikistoj de la "tempo giusto" engaĝiĝas por la "ĝusta tempo", nova malrapideco en la muzika esprimo.<ref>http://www.tempogiusto.de, besucht am 05.04.2008</ref>
Linio 89:
 
En Germanio la violonĉelisto [[Christian Döbereiner]] (1874–1961) okupiĝis pri la [[gambovjolo]] kaj en 1905 fondis la „Asocion por Malnova Muziko“. La t.n. „gambovjola movado“ de la 1920-aj jaroj estis simile al la „Migradbirdo“-movado speco de protesto kontraŭ la (ĉikaze arta) reganta klaso.
Ekde 1927 [[August Wenzinger]], devena el [[Bazelo]], muzikis subtenate de la amatora volinisto kaj industriisto Hans Hoesch el [[Hagen]] kun aliaj interesitaj muzikistoj en la „Kabeler Kammermusik“ parte sur historiaj instrumentoj. Mejloŝtono de ĉi tiu laboro estis la 18-a de septembro 1954, kiam la unua orkestro kun originalinstrumentoj, fondita en majo 1954, [http://www.cappella-coloniensis.de Cappella Coloniensis] aŭdiĝis sub la gvidado de Wenzinger, kaj [[Karl Richter (Musiker)|Karl Richter]] kun progamo de J.S. Bach en la Kolonja radiostacio de la tiama [[Nordwestdeutscher Rundfunk|NWDR]]. Preskaŭ samtempe aktivis [[Hans Grischkat]] en [[Reutlingen]] ekde 1931, Li uzis historiajn instrumentojn kaj je la interpretado de la ''Vespro della Beata Vergine'' de [[Claudio Monteverdi]] kaj ankaŭ en la grandaj pasionoj de Bach, kiujn li kune kun la ĥoro ''Schwäbischer Singkreis'' prezentis en siaj eklezikoncertoj nemallongigitaj.
 
Pluajn impulsojn ekigis la poldevena pianistino [[Wanda Landowska]], kiu engaĝiĝis por la reuzado de la [[klaviceno]], tamen ne en ĝia historia formo, sed kiel novkonstruaĵo kun ŝtalkadro. Por la reuzado de klavaroj laŭ historiaj konstrumodeloj precipe aktivis [[Ralph Kirkpatrick]] kaj [[Fritz Neumeyer]]. Ĉilasta jam en 1927 fondis en [[Saarbrücken]] ankaŭ „Asocion por Malnova Muziko“, kiu ĉefe prezentis ĉambromuzikon de la 18-a jarcento. La radiostacio „Radio Saarbrücken“ dissendis en la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj multajn koncertojn liajn.