Ĵomart kaj Nataŝa: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 24:
| signifa instrumento =
}}
'''Ĵomart kaj Nataŝa''' estas muzika duopo, kiu kantas en [[Esperanto]] melodian, foje romantikan, [[muziko]]n. La duopo kreiĝis en 1985 en [[Ŝimkento]], Kazakstano kiam Ĵomart renkontis Nataŝa-n en lernejo kie li instruis Esperanton. Ili geedziĝis en 1991, kaj transloĝiĝis al Svedio, kie naskiĝis ilia filino en 1995. Ĵomart ludas gitaron kaj kantas, kaj Nataŝa kantas kaj ludas fluton. La muziko de Ĵomart kaj Nataŝa stilas tiel [[popolmuziko]] kaj popmuziko.
 
Du malsamaj mondoj inspiris la belsonajn kantojn de Ĵomart kaj Nataŝa.
La duoduopo venas de antaŭa [[Sovetunio]] ([[Kazaĥio]]), sed loĝas ekde la komenco de la 90-aj jaroj en Stokholmo, Svedio.
 
[[Gitaro]] kaj [[bekfluto]] akompanas la melodian, ofte dolĉe melankolian, partokantadon. Tiuj ĉi kantoj estas por vere aŭskulti. En la tekstoj Ĵomart traktas tion kio tuŝis lin kaj kion li volas rakonti. La espero estas ĉiam ke la aŭskultanto sentu aŭ komprenu la esencon de la kanto. Dum koncertoj oni alstrebas silentan dialogon inter publiko kaj muzikistoj.