Lester Young: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 33:
[[dosiero:Ray Bauduc, Herschel Evans, Bob Haggard, Eddie Miller, Lester Young, Matty Matlock, Howard Theatre, Washington D.C., ca. 1941.jpg|thumb|right|290px|Lester Young kun [[Ray Bauduc]], [[Herschel Evans]], [[Bob Haggart]], [[Eddie Miller]], [[Matty Matlock]], en teatrejo Howard, Vaŝingtono, proks. 1941.<br/> Foto de [[William P. Gottlieb]].]]
En 1940 Lester Young forlasis la bandon de Basie. Lia rompiĝo kun [[Count Basie]] baziĝas en lia superstiĉo: Li rifuzis kunlabori je sonregistrado vendredon, la 13-an. Poste li estris komence de 1941 mallongvivan grupon en ĵazklubejo ''Kelly’s Stable'' ĉe la [[novjorko|novjorka]] 52-a Strato. Majon de 1941 li aliĝis kun sia frato, frapinstrumentisto [[Lee Young]], al sesopo, kun kiu li ludis en [[Los-Anĝeleso]] kaj septembron de 1942 en klubejo ''[[Cafe Society]]'' en Novjorko. Malgraŭ ĉiu admiro kaj populareco, kiun li ĝuis, li ne sukcesis teni bandon trans pli longa tempospaco; li simple ne estis denaska bandestro. La partnereco kun lia frato finiĝis en 1943, kaj Lester troviĝis – kia ironio! – kiel gastmuzikisto en bando, kiun direktis la kapabla, sed ne grava tenorsaksofonisto [[Al Sears]].
Decembron de 1943 li re-eniris same abrupte, kiel li forlasis ĝin, en la bandon de Basie. Ĉi tiun duan fojon ilia kunlaboro ja ne estis tiel spektakla kiel ekde 1936 ĝis 1940, daŭris tamen dum la [[sonregistrada bojkoto]] ''(recording ban)'' de 1942/44; pro tio ne ekzistas oficialaj surdiskigaĵoj el ĉi tiu tempo. En 1944 li unuafoje gajnis la voĉdonadojn de ''Down Beat'' kiel plej bona tenorsaksofonisto.
Duonan jaron poste – Lester Young denove estis forlasinta la bandon de Basie en 1944 – la [[usona terarmeo]] rekrutigis lin. Post la sonregistradoj por la mallonga muzikfilmo ''Jamming The Blues'' li estis laŭlitere forkondukata de la scenejo (li estis malatentinta plurajn rekrutigajn ordonojn) kaj rekrutigata, kiel ankaŭ la frapinstrumentisto de la bando, [[Jo Jones]]. Male al multaj aliaj famaj ĵazmuzikistoj (precipe blankulaj) oni ne permesis al li kunmuziki en armebando – pune por tio, ke nur FBI devis memorigi lin pri lia servodevo dum militotempoj. Anstataŭe li servis kiel ordinara infanteriano kaj devis helposervi en Fort McClelland (Alabamo) en arme-malsanulejo. La sentema Young nur malfacile povis alkutimiĝi al la vivo en la armeo – jam la devigan mallongan harfasonon li trovis humiliga. Pro drogokrimeto (oni trovis ĉe li [[mariĥuano]]n) kaj pro rasisma incidento kun majoro (kiu trovis dum la traserĉado de lia ŝranko bildon de la fianĉino de Lester Young, de blankulino) la milita tribunalo kondamnis lin al kaptiteco je kvin jaroj, kio finfine estis ŝanĝita en unu jaron en armea malliberejo Fort Gordon en Georgio. Armea psikiatro diagnozis lin kiel „konstitucia psikopato“, ĉar Young trovis neniel krima la konsumon de mariĥuano, kiu tiutempe estis vaste disvastigita ĉe muzikistoj el Nov-Orleano. La kondiĉoj en la punejo estis kruelaj, tamen li „rajtis“ muziki dimanĉe antaŭ oficiroj. Ĉi tiuj travivaĵoj konsiderinde traŭmigis Lester-on Young, kiu havis senseman, preskaŭ infanecan humoron kaj neniam alkutimiĝis al la burĝaj normoj.<ref>Martin Kunzler: Jazz-Lexikon, Rowohlt, Reinbek 1993, p. 1324</ref> Lia restado en la armea punejo instigis lin al sia komponaĵo ''D. B. Blues'' (D. B. mallongigo por „detention barracks“, punejo-kabanoj)
[[dosiero:LESTER-young aladdin records.jpg|rechts|thumb|200px|Lester Young: ''[[East of the Sun (and West of the Moon)]]'', [[78er]] de la sonregistrado por „Aladdin“ kun [[Gene DiNovi]], [[Chuck Wayne]], [[Curly Russell]] kaj [[Tiny Kahn]] de la 29-a de decembro 1947]]
== Referencoj ==
|