Ray Bauduc: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:BauducHollidayCrop.jpg|thumb|left|Ray Bauduc]]
'''Raymond Bauduc''' (* [[18-an de junio]] [[1906]] en [[Nov-Orleano]], [[Luiziano]], [[Usono]]; † [[8-an de januaro]] [[1988]] en [[Houston]], [[Teksaso]], [[Usono]]) estis ĵazbandego-direktisto kaj [[frapinstrumentisto]] de [[antikva ĵazo]].
 
Bauduc lernis sian instrumenton en la gepatra domo, iris meze de la 1920-aj jaroj al Novjorko kaj ludis komence ĉe [[Freddie Rich]], [[Tommy Dorsey|Tommy]] kaj [[Jimmy Dorsey]] kaj ekde 1926 ĉe [[Joe Venuti]] kaj [[Eddie Lang]]; poste li estis membro de la [[bando (muziko)|bandoj]] de [[Ben Pollack]] (de 1929 ĝis 1934) kaj [[Bob Crosby]] (de 1935 ĝis 1942). Li estas ankaŭ konata pro siaj duopoj kun [[Bob Haggart]], je kiuj i.a. en 1938 ekestis la peco „Big Noise From Winnetka“. Post kelkaj jaroj en la usona armeo Bauduc estris kun [[Gil Rodin]] propran orkestron; la aranĝaĵoj originis de Tommy Dodd, [[Joe Reisman]] kaj [[Billy May]]. La sono de la mallongviva orkestro estis memoraĵo pri la bando de Crosby; ĝi ludis ĉefe en la ĉirkaŭaĵo de Los-Anĝeleso, sed ankaŭ foje koncertvojaĝis inter okcidenta kaj orienta marbordoj.
 
Bauduc ludis post malfondado de la bando ekde 1947 ĝis 1950 ĉe Jimmy Dorsey kaj ekde 1952 ĝis 1955 ĉe [[Jack Teagarden]], antaŭ ol li fondis bandon kun [[Nappy Lamare]]; kun ĝi ekestis en 1957 la sondisko ''Riverboat Dandies''. Laŭ ''[[Reclams Jazzführer]]'' de [[Carlo Bohländer]] li v validis „kiel unu el la plej bonaj diksilandaj frapinstrumentistoj“ siatempaj kaj estis unu el la ĉefaj frapinstrumentistoj de ĉi tiu ĝenro en Kalifornio.
 
{{Portalo Muziko}}
== Fonto ==
* Leo Walker: ''The Big Band Almanac''. Ward Ritchie Press, Pasadena. 1978