Lester Young: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 44:
=== La sonregistradoj por „Aladdin“ 1945–1947 ===
 
Post sia reveno en la ĵazmondeto Lester Young iris al Sud-Kalifornio, kie li kontraktis pri surdiskigo kun Ed Mesner, posedanto de la malgranda [[diskeldonejo]] ''Philo Records'', poste ''[[Aladdin Records (Usono)|Aladdin Records]]''. Ĉi tiujn „Aladdin“-kunsidojn produktis [[Leonard Feather]] de julio 1945 ĝis decembro 1947 (En 1975 [[Blue Note Records|Blue Note]] publikigis la sonregistraĵojn sub la titolo''[[The Complete Aladdin Recordings of Lester Young]]''). Tiuj ĉi sonregistraĵoj apartenas al la plej gravaj, kiujn faris Lester Young post lia tempo en la bando de Basie. Dum ĉi tiu periodo Lester dispartigis sian tempon: unuflanke li prezentis ĉe la koncertoj de [[Jazz At The Philharmonic]] de [[Norman Granz]], kun kiu li longe flegis rilaton (Granz sonregistris Lesteron Young por [[Mercury Records]] kaj liaj propraj diskeldonejoj [[Clef Records|Clef kaj Norgran]], poste [[Verve Records]]) kaj aliaflanke li prezentis en noktoklubejoj kaj surdiskigis kun propraj bandoj, al kiuj apartenos la juna [[bibopa]] pianisto [[Argonne Thornton]] (alinome [[Sadik Hakim]]), la basistoj [[Red Callender]] kaj [[Curly Russell]], la gitaristoj [[Fred Lacey]], [[Chuck Wayne]], Nasir Bakaraat kaj la frapinstrumentistoj [[Henry Tucker (frapinstrumentisto)|Henry Tucker]] kaj [[Roy Haynes]]. Decembron 1945 li ankaŭ faris sonregistraĵojn por Aladdin Records kun kantistino [[Helen Humes]], kiujn produktis Granz.
 
La unua kunsido je „Aladdin“ okazis decembron de 1945 kun malnova kolego el la bando de Basie, trombonisto [[Vic Dickenson]], kiu ekde 1940 ĝis 1941 estis ĉe Basie, kaj juna bibopa pianisto nome [[Dodo Marmarosa]]. En ĉi tiu tempo ekestis je malgranda ensemblo „brilaĵoj de ĵazo“,<ref>Martin Kunzler: Jazz-Lexikon, Rowohlt, Reinbek 1993, p. 1324</ref> kiel la titoloj ''[[These Foolish Things (Remind Me of You)|These Foolish Things]]'', ''It’s Only A Paper Moon, Lover Come Back To Me, She’s Funny That Way, You’re Driving Me Crazy''. Post la kunsidoj ĉe „Aladdin“ en 1947 komencis la sana kaj artista pereo de Lester Young.