Cecil Charles Goldsmith: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
mortodato kaj kompletigo
RBT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldonis Kategorio:Naskiĝintoj en 1889 kaj ordigŝlosilojn
Linio 12:
Dum la [[2-a mondmilito|dua mondmilito]] li vivtenis la internacian centron de la movado preta, por ke ĝi povu normale ekfunkcii post la milito, kaj eĉ reprenis la sekretarian laboron de [[Brita Esperantista Asocio]], kiam la sekretario devis militservi. Kiam en 1947 okazis la fandiĝo de IEL kun la malnova UEA, li fariĝis la ĝenerala sekretario (tiama titolo de la direktoro) kaj la Centro restis en Britujo. Li estis sekretario de la Universalaj Kongresoj en Oxford 1930, [[Londono]] 1938 kaj [[Bournemouth]] 1949. Sed oni plej bone memoros lin sidanta je la flanko de la prezidanto dum la malfermaj kunsidoj de multaj Universalaj Kongresoj - nur parteto de lia kongresa laborego. En 1954, kiam li fariĝis 65-jara kaj rajtis al ŝtata pensio, li eksiĝis el sia ofico en UEA. Li plu faris taskojn por Esperanto, sed, kiam lia edzino Clara mortis, li decidis vojaĝi al Aŭstralio por survoje saluti siajn multajn geamikojn. Li sentis sin tiel feliĉa, ke li decidis fari sian hejmon tie. Li organizis nacian kongreson kaj fariĝis la ĝenerala sekretario de Aŭstralia Esperanto-Asocio kaj aktivis tie kun entuziasmo kiel freŝe varbita junulo. Li reedziĝis en Aŭŝralio en 1971 al esperantistino Lily Jullie. Al ĉi tiu skeleta historio oni devas aldoni milojn da leteroj kaj renkontiĝoj, centojn da komitatkunsidoj kaj publikaj paroladoj, organizon de kursoj, karavanoj k.c., k.c. Ĉio ĉi estas vivo plenplene dediĉita al Esperanto.
::(''laŭ EdE kaj H. W. Holmes, revuo Esperanto 1972'')
 
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1889|GOLDSMITH, Cecil Charles]]