Terminologio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 30:
 
== Terminologia normigado ==
Terminologia normigado ekis je la komenco de la 20-a jarcento. Tiel ekzemple en Germanio organizaĵo de germanaj inĝenieroj (VDI, ''Verein Deutscher Ingenieure'') lanĉis projekton pri leksikono de teknologioj (nomita ''Technolexikon'') kaj kunigis pli ol 3,5 milionoj de registraĵoj ene de nur 3 jaroj (inter 1902 kaj 1905). De la Esperanto-movado oni citu la ''Konsilaro por la farado de la sciencaj kaj teknikaj vortoj'', starigita de la scienca kaj teknika komisio de la Internacia scienca asocio esperantista. La verko publikiĝis en 1911 kaj direktoriĝis fare s-ro Rollet de l'Isle. Sekve jam komence de la pasinta jarcento, oni celis al kuna regularo por fakkomunikado (kiel krei terminojn, kiajn terminojn preferi, ktp.). Samtempe naskiĝis la unuaj normigaj organizaĵoj, tiel [[''International Electrotechnical Commission'' (IEC)]] en 1906 kaj germanie [[DIN]] en 1917 (tiam ''Normenausschuss für den deutschen Maschinenbau'' - normiga komitato pri germana maŝinkonstruado). Pro disvolviĝinta [[industriiĝo]] - ne sen ligo kun la [[unua mondmilito]] - aperis grava neceso de konsentoj, do de normoj.
Je la naskiĝo de la 20-a jarcento ekster de la Esperanto-movado temis ĉefe pri kunigado de terminoj kaj starigo de unu- aŭ plurlingvaj terminaroj (fakvortaroj). La unuaj teorioj pri terminologio aperis nur en la 1930-aj jaroj, la unuaj internaciaj rekomendoj en la 1960-aj jaroj (publikaĵoj de [[Internacia organizaĵo por normigado|Internacia organizaĵo por normigado (ISO)]] kaj fine la unuaj internaciaj normoj en la dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. Terminologia normigado restas sekve relative freŝdata agado.
 
== Kiuj nuntempe zorgas pri terminologio ==