Jacobus Klaas Hammer: Malsamoj inter versioj

nederlanda skolta movadano kaj esperantisto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: Jacobus Klaas Hammer, konata kiel '''Ko Hammer''' estis nederlanda esperantisto. Li mortis la 5an de junio 2011 preskaŭ 83-jara. Kun sia edzino Tiny li estis la centro de la Esperanto-...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 08:33, 16 jun. 2011

Jacobus Klaas Hammer, konata kiel Ko Hammer estis nederlanda esperantisto. Li mortis la 5an de junio 2011 preskaŭ 83-jara.

Kun sia edzino Tiny li estis la centro de la Esperanto-vivo en Zaanstad. En sia juna aĝo li ege aktivis en la Skolta Esperantista Ligo, kies eldonaĵojn ofte li kreis.

En 1995 kelkaj Esperanto-asocioj kunfandiĝis en unu nova asocio Esperanto Nederland, kaj Fen-X fariĝis ĝia membrogazeto. Ek de la unua numero de Fen-X en januaro 1996 Ko Hammer estis ĝia redaktanto. Fen-X estu prononcita Fenikso, ĉar ĝi, same kiel la mitologia birdo, renaskiĝis el sia cindro. El la cindro de la malnovaj organizaĵoj naskiĝis energia, moderna asocio kaj Fen-X devis spegule dismontri tiun novan etoson kun nova, talenta redaktanto. Ko Hammer havis multajn kvalitojn sed tamen ne volis akcepti la postenon definitive. Nur provizora redaktanto li volis esti, ĝis iu pli kompetenta sin anoncos. Tiu provizora funkcio daŭris 15 jarojn. “Nenio estas pli definitiva ol io provizora” li foje diris. Li estis survoje al la 100a Fenikso, aperonta en 2012 sed ni neniam scios kiujn ideojn li jam havis en sia kapo.