[[Dosiero:Martin Luther King - March on Washington.jpg|thumb|300px|Martin Luther King dum la parolado]]
'''Mi Havas Revon''' (origine anglalingve ''I Have a Dream'') estas la nomo populare donita al historie grava publika [[parolado]] (pli specife: diskurso) farita de [[Martin Luther King]] pri lia deziro de harmonia kunekzistado de [[blankulo]]j kaj [[nigrulo]]j kiel egaluloj. Ĝi okazis je la [[28-a de aŭgusto]] [[1963]] antaŭ la [[Monumento de Lincoln]] en [[Vaŝingtono]] dum la [[Marŝado en Vaŝingtono por Laborpostenoj kaj Libereco]] kaj signas ŝanĝopunkton de la [[Usona Movado por Civilaj Rajtoj]]. Ĝi estas konsiderata unu el la plej bonaj registritaj paroladoj en la historio.
La parolado citis el pluraj fontoj inkluzive de la [[Biblio]] kaj la [[Usona Konstitucio]]. Jen unu el la plej famaj partoj de ĝi:
:I have a dream that one day this nation will rise up and live out the true meaning of its creed: "We hold these truths to be self-evident: that all men are created equal."
:''Mi havas revon, ke iun tagon ĉi tiu nacio leviĝos kaj vivos laŭ la vera signifo de sia kredo: "Ni taksas ĉi tiujn veraĵojn memevidentaj: ke ĉiuj homoj estas kreitaj egalaj."''
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.nodo50.org/esperanto/artik90.htm La tuta parolado: Revon havas mi (de PEJNO Simono)]
* Alia ligilo kiu donas la esperantan version: [http://eo-literaturo.wikispaces.com/Mi+Havas+Revon+%28KING-ML%29]
* [http://www.mlkonline.net/speeches.html Anglalingva originalo - teksto, sona kaj vida registraĵoj]