Diskuto:Listo de falsaj amikoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
dakon pro klarigo
dubindaj falsaj amikoj (fuck/fako, shat/ŝati)
Linio 4:
 
Dankon pro la klarigo. Mi do ĝojas, ke ĝi rompas neniujn kopirajtojn kaj aprezas vian kontribuemecon al la Vikipedio. Min nur mirigis kaj al la suspekto ĉefe kondukis la fakto, ke ĝi aperadis iom post iom kaj tamen en alfabeta ordo, do ja devis antaŭe jam ekzisti iu alia versio ekster Vikipedio - sed kompreneble mi ne povis scii, ke ĝi estis ankaŭ via propra verko. [[Vikipediisto:Blahma|Blahma]] 03:39, 14. Jan 2006 (UTC)
 
Ŝajnas al mi ke (en la angla sekcio) fuck/fako kaj shat/ŝati iom dubindas. La vortoj ne sonas same por anglalingvanoj (kvankam mi scias ke iuj neanglalingvanoj ne bone distingas tiujn sonojn 'u' kaj 'a'), kaj mi ne memoras aŭdi iun ajn anglalingvanon kiu konfuzis tiujn vortojn. Ĉu Wibble (kiu aldonis al la tabeloj de multaj lingvoj) estas anglalingvano? Teorie, mi povas imagi ke iu povus konfuzi fuck kaj fako, sed se oni entajpus ĉiujn tiajn eblajn parojn, la tabelo eble estus senutila pro longegeco... Ŝajnas pli utile nur prezenti la falsajn amikojn, kiuj efektive problemas en reala vivo, ĉu ne? [[Vikipediisto:Goulo|Goulo]] 09:21, 15. Jan 2006 (UTC)
Reiri al la paĝo "Listo de falsaj amikoj".