Protestoj de majo 2011 en Hispanio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.5.1) (robota aldono de: it:Proteste in Spagna del 2011
e Aŭtoro de Indignu
Linio 1:
[[Dosiero:Manifestacionpuertasolmadrid23.jpg|300px|thumb|right|[[Sunpordo]] en Madrido]]
 
La '''protestoj de majo de 2011 en Hispanio''', nomitaj de iuj hispanaj amaskomunikiloj [[Movimiento 15-M]] (Movado 15-M) kaj [[Indignados]] laŭ la verko ''¡Indignaos!'' ([[http://www.satesperanto.org/eldonkooperativo/spip.php?article78 Indignu!]]) de [[Stéphane Hessel|Stefano Heselo]], kaj [[Spanish revolution]] en la internaciaj, estas serio de spontaneaj civitanaj protestoj generitaj en la sociaj kaj virtualaj retoj komencita de la civila kaj cifereca platformo [[¡Democracia Real Ya!]] (Reala Demokratio Jam!), kiu akiris komence la apogon de pli ol 200 malgrandaj asocioj. Ĝi komencis la 15an de majo 2011 kun kunvoko en 58 hispanaj urboj.
 
La protestoj organiziĝis laŭ asembleoj okazantaj en la centraj [[placo]]j de ĉiu urbo, ekzemple en la [[Puerta del Sol]] de Madrido. En ĉefaj urboj krome oni organizis kampadejojn por pludaŭrigi la asembleojn. En Madrido okazis perforto fare de la polico kiu klopodis solvi la kampadejon, sed tiu perforto sukcesis allogi multajn pliajn apogantojn kaj de tiam jam ne oni klopodis finigi la proteston, eĉ la tagon antaŭ la municipaj kaj regionaj balotoj okazintaj la 22an de majo 2011, kvankam laŭ la hispana leĝo tiun tagon oni ne rajtas agi politike kaj fakte ankaŭ la koncerna juĝistaro malpermesis la asembleojn; tamen la madrida polico ne intervenis, okazis la balotado kaj la asembleoj pluis.