Roy Eldridge: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 5:
Roy Eldridge ricevis de sia pli aĝa frato Joe Eldridge (1908-1952), aldosaksofonisto, unuan muzikinstruon kaj ludis sesjar-aĝe frapinstrumenton en ties bando<ref>Kunzler, Jazzlexikon</ref>. En la aĝo de 12 jaroj li eklernis trumpeton. Lin influis la tiutempe ignorata, ĉar tro progresema trumpetostilo de Jabbo Smith. Eldridge ludis ĝis komence de la 1930-aj jaroj en aro da nekonataj orkestroj<ref>kiel ekz. en „karnaval-spektaklo“, kie li estis devigita ludi frapinstrumenton. Li fondis ankaŭ propran dancorkstron nome „Roy Elliott and his Palais Royal Orchestra“, kiu tamen ne estis tre sukcesa. Eldridge ludis alikaze tiutempe en diversaj bandoj en mezokcidenta Usono. komp. Polillo, S. 443</ref>, antaŭ ol li revenis al Pittsburgh. Tie li fondis kun sia frato Joe orkestron, en kiu ankaŭ kunludis [[Kenny Clarke]], la ''Eldridge Brothers Rhythm Team''. Poste Eldridge iris kun sia frato al Novjorko kaj iris al Teddy Hill, je kiu li krom Chu Berry estis ĉefa soloisto, kaj baldaŭ poste al la bando [[McKinney’s Cotton Pickers]]. En 1935 li fariĝis membro de la tiam ĉefa [[ĵazbandego]] de [[Fletcher Henderson]], en kiu li restis ĝis 1937. Dum ĉi tiu mallonga tempo li instalis sin kiel unu el la plej bona ĵaztrumpetistoj ĉiutempaj. Li nun sonregistris por unuaj diskoj kiel ''Stealin’ Apples'', ''You Can’t Depend on Me'' kaj ''Christopher Columbus''. En 1936 li fondis propran bandon, kun kiu li prezentis en ''Three Deuces'' je [[Ĉikago]]. En 1938 li malfondis ĉi tiun, por sindediĉi al la studo de radiotekniko.<ref>tio poste restos lia plej ŝatata ŝatokupo. Komp. Pollilo, 445</ref> La jaroj inter 1935 kaj 1938 estis por li la tempo de decida trarompo kaj de la unuaj sondiskoj, kiuj direktis la atenton sur la trumpetiston: La rapida ''Heckler’s Hop'', la pasia ''Wabash Stomp'' kaj la brila ''After You’ve Gone'' starigas bonajn ekemplojn de lia stilo.<ref>cit. laŭ Polillo, p.445</ref> Ĝis 1944 li ludis ankaŭ en malgrandaj ensembloj kun diversaj granduloj de la [[svingo (muzikstilo)|svingerao]] kiel [[Benny Goodman]], [[Gene Krupa]] (ekde 1941, famas lia duopo kun Anita O’Day), [[Coleman Hawkins]], Chu Berry kaj [[Billie Holiday]]. Kiam malfondiĝis la orkestro de Krupa en 1943, Eldridge denove direktis propran grupon kaj koncertis en Novjorko, Toronto, Ĉikago kaj en Kalifornio. En 1944/45 li koncertvojaĝis soloiste kun la populara ĵazbandego de [[Artie Shaw]]. Post lia eksiĝo ĉe Shaw (kaŭzita parte per la [[rasismo|rasdiskriminacio]]<ref>…, kiun devis travivi Eldridge kiel nigrulo en blankula bando – similan li antaŭe suferis en la bando de Krupa - Komp. Polillo, p. 447 ff.</ref>), kunlaboris kun [[Norman Granz]], kiu volis dungi lin por sia unua koncertvojaĝo de ''[[Jazz at the Philharmonic|Jazz-at-the-Philharmonic]]''.
[[dosiero:Thelonious Monk, Howard McGhee, Roy Eldridge, Teddy Hill, Minton's Playhouse, New York, N.Y., ca. Sept. 1947 (William P. Gottlieb 06231).jpg|thumb|right|250px|(de maldekstre:) [[Thelonious Monk]], Howard McGhee, Roy Eldridge kaj Teddy Hill en Minton's Playhouse, Novjorko, proks. septembron de 1947.<br/> Foto de [[William P. Gottlieb]].]]
Post la Dua Mondmilito li dumtempe ludis en la orkestroj de Goodman (Parizo en 1950) kaj Krupa samkiel je la koncertvojaĝoj de [[Jazz at the Philharmonic]] tra Usono kaj Eŭropo ekde 1952. Li restis kelktempe en Eŭropo, verkis en Parizo siajn memorojn kaj surdiskigis en Svedujo. Post reveno en Usonon, al kiu lin povis konvinki Granz, li travivis aprilon de 1951 triumfan re-surscenejiĝon en ĵazklubejo [[Birdland (ĵazklubejo)|Birdland]]. Ekestis pluaj sonregistraĵoj por edonejo [[Clef Records|Clef]] de Granz, i.&nbsp;a. kun Coleman Hawkins. En 1956 li muzikis en la studio de [[The Verve Music Group|Verve]] kun Gene Krupa kun Anita O’Day (''Drummer Man'').
 
Kiel [[Charles Mingus]], [[Jo Jones]] kaj [[Eric Dolphy]] ankaŭ li apartenis al tiuj muzikistoj, kiuj en 1960 organizis kontraŭ-festivalon al [[Newport Jazz Festival]] (komuna surdiskigo kiel ''Newport Rebels''). De 1963 ĝis 1965 li estris la bandon de [[Ella Fitzgerald]], krome li prezentis je festivaloj kun Gillespie, Herb Ellis, [[Stan Getz]], Sonny Stitt, [[Oscar Peterson]], Johnny Hodges, Budd Johnson kaj multaj aliaj muzikistoj, kun kiuj lia ankaŭ surdiskigis, ekz. ĉe Pablo Records. En la 1970-aj jaroj li regule ludis en ''Jimmy Ryans'' en Novjorko. En 1971 oni elektis lin por la ''Famulejo de Down Beat''. Kiel unu el la ''Trumpeto-Reĝoj'' li prezentis kun Gillespie, Sweets Edison, Clark Terry kaj Jon Faddis. En 1975 kaj 1977 li gastis ĉe la [[Montreux Jazz Festival]]. Lastajn prezentadojn Eldridge faris en 1979 kun kvinopo okaze de Armstrong-memorkoncerto en Ĉikago. En la jaro 1980 li suferis apopleksion; li mortis en 1989.
 
Pro sia korpa malgrandeco li havis la moknomon ''Little Jazz''.
 
== Graveco ==