John Lewis (pianisto): Malsamoj inter versioj

'''John Aaron Lewis''' (* [[3-an de majo]] [[1920]] en La Grange, [[Ilinojso]]; † [[29-an de marto]] [[2001]] en [[Novjorko]]) estis [[usono|usona]] [[ĵaz]]-muzikisto ([[pianisto]] kaj [[komponisto]]).
== Vivo kaj verkado ==
Lewis komencis pianludi, kiam li aĝis ses jarojn. Ĉe la Universitato de Nov-Meksikio li studis muzikon kaj homsciencon (diplomita [[magistro]]). Krome li verkis [[aranĝo (muziko)|aranĝaĵojn]] (i.a. por [[Teddy Wilson]]). En 1942 je la armeo li konatiĝis kun frapinstrumentisto [[Kenny Clarke]]. Tiu cixĉi enkondukis lin post lia militservo (ĝis 1945) en la bandon de [[Dizzy Gillespie]], en kiu li anstataŭis [[Thelonious Monk]]. Li tamen ankaŭ ludis kun [[Charlie Parker]] (''[[Charlie Parker Memorial, Vol. 1]]'' 1947/48). En 1948 li verkis aranĝaĵojn por la tiel nomata ''Capitol Orchestra'' de [[Miles Davis]], kun kiu li ankaŭ prezentis, kaj je kies sonregistrado de ''[[Birth of the Cool]]'' li partoprenis. Tiutempe li ankaŭ estis survoje kun la bando de [[Illinois Jacquet]], poste kun [[Lester Young]]. Inter 1951 kaj 1952 li ludis en la kvaropo de [[Milt Jackson]], el kiu poste ekestis la [[Modern Jazz Quartet]], kiu ekzistis ĝis 1974 resp. 1993. Por ĉi tiu kvaropo, kiu estis ege sukcesa en Eŭropo ekde 1957, Lewis aranĝis kiel muzika direktisto la kompletan materialon.
 
== Diskografio ==
25 926

redaktoj