Ernest Archdeacon: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
RBT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldonis Kategorio:Naskiĝintoj en 1863 kaj ordigŝlosilojn
Linio 2:
 
'''Ernest ARCHDEACON''' (arŝdik'n), franco. Naskiĝis en la [[28-a de marto]] [[1863]] en [[Parizo]]. Unue fariĝis advokato. Dum sia tuta vivo interesiĝis pri ĉiuspecaj sciencaj problemoj, eltrovis plej diversajn perfektigojn en fotografarto, kartografio, ktp. Li staras inter la unuaj apostoloj kaj praktikantoj de la interkomunikigaj sportoj: sfera balono (1885), aŭtomobila veturado, [[aviado]]. Dank' al lia kuraĝigo kaj malavareco, [[Serpollet]], kiu estis eltrovinta la multotubetan vaporkaldronegon, povis konstrui la unuan praktikan vaporveturilon, kaj ambaŭ vojiris de Parizo al Liono (500 Kilometroj) en dekunu tagoj! Tio estis la unua vojaĝo en aŭtomobilo, naskiĝo de nova tempo. En [[1896]] Archdeacon kunfondis la [[Automobile-Club]], kiu estis energie antaŭenpuŝonta la uzadon de aŭtomobilo. Archdeacon serĉis alian progreson diskutatan, li konstruis diversajn aparatojn por aerveturado, kaj, jam en 1904 aldonacis duone premion da 50 000 Frankoj por la unua eksperimentisto traflugonta unu kilometron ronde; tiun premion gajnis [[Henry FARMAN]] en la [[13-a de januaro]] [[1908]]: naskiĝo de nova tempo. Archdeacon serĉis alian progreson diskutatan por helpi al ĝia triumfo, kaj Esperantiĝis en [[1908]]. Li verkis sennombrajn artikolojn en multaj Esperantaj kaj francaj ĵurnaloj kaj revuoj. Fariĝis prez. de la Pariza Grupo, poste de [[SFPE]] (de [[1925]]). Malavare fondis kun [[Georges WARNIER]] la [[Domo de Esperanto|Domon de Esperanto]], kiu celas helpi al la propagando per ĉiuspecaj rimedoj, precipe per monoferoj. Kreis multajn premiojn por kuraĝigi la lernantojn ktp. Klopodis por unuigi ĉiujn aktivajn Esperantistojn. Ĉiama propagandisto per paroladoj, artikoloj, personaj klopodoj, li altiris aŭ helpis altiri al [[Esperanto]] multajn valorajn aliĝantojn el altaj medioj. Verkis prop. libron, 1910. LK, 1932 [[Louis BASTIEN]].
 
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1863|ARCHDEACON, Ernest]]