Blankkapa maraglo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 105:
En ĝi la ino demetas 1-3 ovojn - plej ofte 2 - kaj unu el ambaŭ gepatroj [[Kovado|kovas]] ilin laŭvice -la alia alportas manĝaĵon aŭ nestomaterialon- dum 33 ĝis 36 tagoj. La ovoj averaĝas 73 mm longe kaj havas larĝon de 55 mm.<ref name="Terres">{{cite book | last =Terres | first =John K. | authorlink =John Kenneth Terres | title =The Audubon Society Encyclopedia of North American Birds | publisher =Knopf | year =1980 | location =New York, NY | page =477 | doi = | isbn =0-394-46651-9}}</ref>
La idoj -preskaŭ neniam 3 kaj tiukaze la tria estas forportita de konservistoj por enkonduki la specion en lokoj kie malaperis- forlasas la neston post 10-11 semajnoj. Ili estas sociaj -pli sociaj ol aliaj rabobirdoj-: kiam junuloj maturiĝas (je 4 aŭ 5 jaroj) revenas al sia reproduktejo kaj kiam maturuloj serĉas nestolokon ili preferas lokojn kie estas aliaj Blankkapaj maragloj.
 
==Rilatoj kun homoj==
===Populaci-malpliiĝo kaj rekupero===
Iam komuna vidaĵo en multo de la kontinento, la Blankakapa maraglo ege suferis meze de la 20a jarcento pro vario de faktoroj, inter kiuj maldikiĝo de ovoŝeloj atribuata al uzado de la pesticido [[DDT]].<ref>{{cite book |last=Brown |first=Leslie |title=Birds of Prey: Their biology and ecology |page=226|year=1976 |publisher=Hamlyn |location= |isbn=0-600-31306-9}}</ref> La Blankakapaj maragloj, kiel multaj rabobirdoj, suferis ĉefe pro DDT pro biograndigado. DDT mem ne estis mortiga al plenkreskuloj, sed ĝi tuŝis la birdan metabolismon por [[kalcio]], kio faris la birdon ĉu nefekundan aŭ nekapablan demeti sanajn ovojn. La maraglinoj demetis ovojn kiuj estis tro rompemaj por elteni la pezon de kovanta plenkreskulo, malebligante la eloviĝon.<ref name="Bull87"/> Oni ĉirkaŭkalkulas, ke komence de la [[18a jarcento]], la populacio de Blankakapa maraglo estis de 300,000–500,000,<ref>{{cite web | title=Bald Eagle Facts and Information | publisher = American eagle foundation | url=http://www.eagles.org/moreabout.html | accessdate=2008-01-03| archiveurl = http://web.archive.org/web/20071206030939/http://www.eagles.org/moreabout.html| archivedate = December 6, 2007}}</ref> sed ĉirkaŭ la [[1950-aj jaroj]] estis nur 412 nestoparoj en la 48 [[Apudaj Usonaj Ŝtatoj|apudaj subŝtatoj]] de Usono.
Aliaj faktoroj ĉe la populacimalpliigo de Blankakapa maraglo estis pliiganta perdo de taŭga habitato, same kiel kontraŭleĝa pafado, kiu estis priskribita kiel "la ĉefa kaŭzo de rekta mortigo kaj ĉe plenkreskuloj kaj ĉe nematuruloj de Blankakapaj maragloj," laŭ informo de 1978 en la ''Endangered Species Technical Bulletin''. En [[1984]], la ''National Wildlife Federation'' listigis ĉasadon, elektrokutadon kontraŭ energiaj linioj, kaj kolizioj dumfluge kiel ĉefaj kaŭzoj de maraglaj mortigoj. La populacioj de Blankakapaj maragloj estis negative tuŝataj ankaŭ de poluado pro [[nafto]], [[plumbo]] kaj [[hidrargo]], kaj pro entrudado de homoj kaj de predantoj.<ref>{{cite news|last=Milloy|first=Steven|title=Bald Eagle|publisher=Fox News|date = 2006-07-06|url =http://www.foxnews.com/story/0,2933,202447,00.html|accessdate = 2008-01-03}}</ref>
 
La specio estis protektata en Usono kaj en Kanado jam de la [[Traktato de Migrantaj Birdoj de 1918|Migrobirda Traktato]], poste etendata al la tuta Nordameriko. La ''1940 Bald Eagle Protection Act'' de Usono, kiu protektis la Blankakapajn maraglojn kaj la specion de la [[Reĝa aglo]], malpermesis komercajn kaptadon kaj mortigadon de la birdoj. La Blankakapa maraglo estis deklarita endanĝerata specio en Usono en 1967, kaj korektojn al leĝo de 1940 faritaj inter 1962 kaj 1972 plue limigis la komercajn uzadojn kaj pliigis la monpunojn al kontraŭantoj. Ankaŭ en 1972, DDT estis malpermesata en Usono.<ref>{{cite news | last =EPA press release | title = DDT Ban Takes Effect | publisher =United States Environmental Protection Agency | date = 1972-12-31 | url =http://www.epa.gov/history/topics/ddt/01.htm | accessdate = 2007-08-22}}</ref> DDT estis komplete malpermesata en Kanado en 1989, kvankam ties uzado estis jam ege limigita el finaj 1970-aj jaroj.<ref>{{cite news | last =Barrera, Jorge | title = Agent Orange has left deadly legacy Fight continues to ban pesticides and herbicides across Canada | date = 2005-07-04 | url =http://www.nben.ca/environews/media/mediaarchives/05/july/legacy.htm | accessdate = 2007-08-22}}</ref>
[[File:Haliaeetus leucocephalus 38319.JPG|thumb|upright|Unujarulo]]
 
Pro tiaj regularoj kaj malpermeso de DDT, la maragla populacio repliiĝis. La Blankakapa maraglo povas troviĝi en kreskantaj koncentroj tra Usono kaj Kanado, ĉefe ĉe grandaj akvejoj. Komence de la [[1980-aj jaroj]], la ĉirkaŭkalkulita totala populacio estis de 100,000 individuoj, kun 110,000–115,000 ĉirkaŭ 1992;<ref name=hbw/> la [[Usona ŝtato]] kun la plej grandaj populacioj de loĝantaj birdoj estas [[Alasko]], kun ĉirkaŭ 40,000–50,000, kaj la plej proksima alta populacio de la [[Provincoj kaj Teritorioj de Kanado|kanada provinco]] de [[Brita Kolumbio]] kun 20,000–30,000 en 1992.<ref name=hbw/>
 
Ĝi estis oficiale forigita el la listo de la usona federa registaro de endanĝerataj specioj la 12an de julio de 1995, fare de la [[U.S. Fish & Wildlife Service]], kiam ĝi estis reklasita el "Endanĝerata" al "Minacata." La 6an de julio de 1999, estis starigata propono "Por forigi la Blankakapan maraglon en la apudaj 48 Ŝtatoj el la listo de Endanĝerata kaj Minacata Naturo." Ĝi estis ellistata la 28an de junio de 2007.<ref>{{cite web | title =Bald Eagle Soars Off Endangered Species List | publisher =U.S. Department of the Interior | date =2007-06-28 | url =http://www.doi.gov/news/07_News_Releases/070628.html| accessdate =2007-08-27| archiveurl = http://web.archive.org/web/20070713141429/http://www.doi.gov/news/07_News_Releases/070628.html| archivedate = July 13, 2007}}</ref> Ĝi estis klasita ankaŭ kiel de malalta risko aŭ kategorio [[Malplej Zorgiga]] en la [[IUCN Ruĝa Listo]].<ref name="IUCN"/>
 
===En kaptiveco===
[[File:Haliaeetus leucocephalus LC0195 edit 1.jpg|thumb|left|Kapaj detaloj de Blankakapa maraglo.]]
Oni postulas permesilojn por havi Blankakapan maraglon en kaptiveco en Usono. Permesiloj estas dekomence liveritaj al publikaj edukaj institucioj, kaj la maragloj kiuj estas montrataj estas porĉiame vunditaj individuoj kiuj ne povas esti liberigitaj al la naturon. Necesas por la kaptivaj maragloj taŭga kaĝaro kaj resursoj, same kiel laboristoj espertaj ĉe manipulado kaj zorgado de maragloj. La Blankakapa maraglo ne povas esti laŭleĝe tenata por [[falkado]] en Usono. Kiel regulo, la Blankakapa maraglo estas maltaŭga elekto por publikaj montradoj, ĉar estas timida, ema al tre alta streĉiĝo, kaj neantaŭvidebla nature. Ankaŭ indiĝenoj de amerikaj nacioj povas akiri permesilon "Native American Religious Use" por havi neliberigotajn maraglojn. Ili uzas ties nature plumoŝanĝitajn plumojn por religiaj kaj kulturaj ceremonioj. La Blankakapa maraglo povas esti longvivula en kaptiveco se bone zorgata, sed ne reproduktiĝas eĉ ĉe la plej bonaj kondiĉoj.<ref>{{cite journal|last=Maestrelli|first=John R.|title=Breeding Bald Eagles in Captivity|journal=The Wilson Bulletin|volume=87|issue=I|pages=|month =March|year=1975|url=http://64.233.169.104/search?q=cache:XHsa26srbBgJ:elibrary.unm.edu/sora/Wilson/v087n01/p0045-p0053.pdf+bald+eagle+%2B+breeding+in+captivity&hl=en&ct=clnk&cd=1&gl=us|accessdate =2007-08-19}}</ref> En Kanado oni postulas permesilon por havi Blankakapan maraglon por [[falkado]].<ref>{{cite journal|title=Fish and Wildlife Conservation Act, 1997|publisher=Ministry of Attorney General|url=http://www.search.e-laws.gov.on.ca/en/isysquery/ca733c6b-d473-44df-952a-203eb9829bcd/4/frame/?search=browseStatutes&context=|accessdate =2007-11-07}}</ref>
 
===La nacia birdo de Usono===
La Blankakapa maraglo estas la nacia birdo de Usono. Ĝi aperas en plej parto de ties oficialaj sigeloj, inklude tiun de la [[Sigelo de la Prezidento de Usono]].<ref>4 U.S.C. § 41; [http://www.greatseal.com/symbols/eagle.html La Blankakapa maraglo en la Granda Sigelo].</ref> La kontinenta kongreso adoptis la nunan desegnon por la [[Granda Sigelo de Usono]] inklude Blankakapan maraglon kroĉokaptante 13 [[sago]]jn kaj 13-folian [[olivarba branĉo|olivarban branĉon]] per siaj ungoj la 20an de junio de 1782.<ref name="seal">{{cite web |url=http://www.ourdocuments.gov/doc.php?flash=true&doc=5|title=Original Design of the Great Seal of the United States (1782)|accessdate= 2007-08-19 |publisher= National Archives}}</ref><ref>La oficiala priskribo estis nur teksta; senbilda. [http://www.greatseal.com/symbols/blazon.html Teksto de la Akto].</ref> La fondintoj de Usono emis kompari sian novan respublikon kun la [[Romia Respubliko]], kie agla bildaro elstaris.
[[File:Seal Of The President Of The United States Of America.svg|thumb|right|upright|[[Sigelo de la Prezidento de Usono]].]]
 
La Blankakapa maraglo povas troviĝi kaj en naciaj sigeloj kaj dorse de kelkaj moneroj (inklude la dolarkvaronan moneron ĝis 1999), kun ties kapo orientata al la olivbranĉo. Inter 1916 kaj 1945, la [[Flago de la Prezidento de Usono|Prezidenta Flago]] montris maraglon orientita maldekstre (la dekstra de la vidanto), kio levis [[Urba legendo|urban legendon]] ke la sigelo estis ŝanĝita por havi la maraglon al la olivbranĉo dumpace, kaj al la sagoj dummilite.<ref>{{cite web |url=http://www.snopes.com/history/american/turnhead.htm |title=A Turn of the Head|accessdate=2007-08-19|author= Mikkelson, Barbara & Mikkelson, David P |publisher=snopes.com}}</ref>
 
== En la heraldiko kaj Usono ==