Knossos: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[image:knossos_r5.jpg|thumb|right|200px|Knossos]]
Knossos aŭ Knoso estis urbo sur la antikva [[Kreto]], ĝis estis la sidejo de la legenda Minoa reĝo, plej grava centro de la [[Minoa kulturo]]. La urbo situas sur monteto ĉe kunfluo de du riveroj, ĉ. 10 km de la norda marbordo de Kreto.
 
La elfosadoj de Knossos komenciĝis per gvido de Siro Arthur EVANS, en 1900. La elfositaj palaco kaj aliaj konstruaĵoj formis centron de altkultura bronzepoka civilizo. Tiu kulturo havis gvidantan rolon inter a. K. 1600 kaj 1400 ĉe la [[Egea maro]].
 
La unuaj loĝantoj de Knossos supozeble alvenis el Malgranda Azio en la 7-a jarmilo a.K.. Ili konstruis socion bazitan je la agrikulturo: ili kultivis tritikon, bredis bestojn. Ili uzis ekde la frua minosa epoko (3000–2000 a.K.) bronzon, faris emajlitajn ceramiakĵojn, gravuritajn sigelojn kaj orjuvelojn. Pli poste ili enkondukis la hieroglifan skribon kaj komercis kun Egiptio.