Roman Ingarden: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e robota aldono de: uk:Роман Інгарден
e for "aliuj"
Linio 3:
 
==Biografio==
Li studis filozofion kaj matematikon komence en [[Lvovo]] (sub [[Kazimierz Twardowski]]) kaj de 1912 en [[Göttingen]], kie li frekventis seminariojn de [[Edmund Husserl]], fondinto de fenomenologio. Li konis tie inter aliujaliaj [[Edith Stein]]. Kiam Husserl trapasis al [[universitato de Freiburg]], Ingarden sekvis lin, skribante ĉe li verkon "Intuition und Intellekt bei Henri Bergson" (esp. Intuicio ĉe [[Henri Bergson]]), kion li uzis kiel sia doktorato ĉe Husserl en [[1918]]. Poste li revenis al Pollando kiu tiam sendependigis kaj li instruis matematikon, psikologion kaj filozofion en gimnazioj en [[Varsovio]] kaj [[Toruń]]. Habilitacion li atingis en [[1924]] per la verko "Essentiale Fragen" (esp. Esencia demando), per kio li interesigis kelkajn britajn filozofojn kaj estis multfoje recenzata (en revuo "Mind" en 1925). En [[1933]] li estiĝis profesoro de [[Universitato de Jan Kazimierz en Lvovo]]. Li laboris tiam ĉe siaj ĉefaj verkoj- de 1931 li skribis germane "Pri Literatura verko", kio estas ĝisnun unu de bazaj manlibroj en filologioj, lingvistiko kaj filozofio en Pollando. Dum la mema tempo li komencis prilabori la koncepton de sia "verko de vivo", neniam finitan, parte publikigitan en 1947 kaj 1970 j. kiel "Spór o istnienie świata" (La kontroverso pri la ekzisto de mondo). Dum la 2-a mondmilito li kaŝe prelegis en [[Jagelona Universitato]] en [[Krakovo]]. Post batalo la komunisma estraro en Pollando malpermesis al li prelegi pro lia malinklineco al materialismo, kaj pro "idealismo", kio estis maltrafa akuzo de komunista registaro ĉar Ingarden ĉiam strebis refondi la realismon en fenomenologio. En 1957 oni permesis al li reveni al Jagelona Universitato ĝis la pensio de 1963. Li okupiĝis tiam per la estetiko, publikante multajn laborojn ĉefe pri la multspecaj verkoj de arto. Post la aŭto-akcidento li mortis pro interna hemoragio de cerbo en [[1970]]. Publikigita poste lia morto aro de eseoj- "Książeczka o człowieku" (esp. La libreto pri homo)- estas unu el plej popularaj polaj libroj de filozofio.
 
==Verkoj==