Lester Young: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 62:
 
Lester Young revenis plene elĉerpita al Novjorko. Mallongan tempon poste virino malkovris lin [[komata]] en lia hotelĉambro. Li mortis pro korhalto, finfine tamen pro la konsekvencoj de sia dependeco de alkoholo kaj aliaj drogoj kaj de la diversaj malsanoj, kiuj dum la jaroj antaŭe subfosis lian sanon. Lester Young suferis la sorton de aliaj grandaj ĵazmuzikistoj kiel [[Charlie Parker]] aŭ [[Billie Holiday]], kiu mortis mallonge post li; ŝi kolapsis ricevante la informon pri la morto de Young. Dum la veturado al la entombigo ŝi esprimis al Leonard Feather, ke verŝajne ŝi estos la venonta.
 
== Lia personeco ==
[[dosiero:Lester Young (Gottlieb 09441).jpg|thumb|right|290px|Lester Young, prezentado en la novjorka [[Ĵazklubejoj de la 52-a Strato|Famous Door]], proks. septembron de 1946. Foto de [[William P. Gottlieb]].]]
 
[[Leonard Feather]] priskribas la personecon de Lester Young per anekdoto, kiun rakontis al li iama kunmuzikisto de Young: „Iam mi donis al li paron da ŝuoj, kaj iun tagon mi eniris kaj trovis ilin en lia paperrubujo. Nur tiam mi komprenis, ke estis tiaj kun malmolaj plandumoj, kaj ke li ĉiam nur surmetus mokasenojn aŭ pantoflojn“. Ĉi tiu historieto montras, kio konsistigis la personecon de Lester Young kiel homo kaj muzikisto. Principe li estis afabla, restis tamen soleca; iu, kiu ne alkutimiĝis en ĉi tiu mondo de „ununoktaj fikrilatoj“, hotelĉambroj, agentoj, diboĉadojn en malbelaj klubejoj kaj de ras-apartigo kaj diskriminacio, kio kulminis terure dum lia militserva tempo.<ref>Vd. Leonard Feather </ref>
 
Agento diris pri li: „Lester havas la sentemon de [[Charles Baudelaire]] aŭ [[James Joyce]]. Li vivas en aparta mondo, kaj kio troviĝas ekstere de ĉi tiu mondo, laŭ konvinko de Prez ne estas sur la mondo. Sed: ĉi tiu lia propra mondo estas mirinda mondo, kiu estas milda kaj amika kaj dolĉa“. Frapinstrumentisto [[Jo Jones]] opiniis: „Ĉio kio vundas iujn ajn homan estaĵon, vundas lin“.<ref>Vd. Joachim E. Berendt, p. 84</ref>
 
== Referencoj ==