Vikipedio:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 350:
 
:Tiu uzanto, nome [[Uzanto:Christof Krick|Christof Krick]] plejofte ŝanĝas la vortkunmeton "gejunuloj" al "junuloj", kvankam "gejunuloj" estas agnoskita en PIV. Li ŝajne havas propran koncepton de la lingvo, kian PIV ne havas. Same kiel en la filmo "Viva Zapata" oni ne faru bonon al la homoj malgraŭ ili. --[[Uzanto:Dominik|Dominik]] 17:40, 22 Jun. 2011 (UTC)
::Mia "propra" lingvokoncepto ĉi-kaze estas tiu de PMEG. Sed vi pravas, ke por PIV junulo signifas juna viro. Tiam ni havas kontraŭdiron inter du el la plej gravaj verkoj por la Esperanta lingvo. Nun ĉiu povas por si mem decidi kiel uzi la vorton "gejunuloj", sed ĉiu, kiu konsentas kun PIV, akceptas escepton de la ĝenerala regulo, ke -ul signifas persono. Se aliulo ĉi tie alie decidas ol mi, mi senprobleme akceptas, sed mi estas konvinkita, ke la plejmulto ne decidis, ĉar ili ne konscias pri la problemo. Mi esperas, ke almenaŭ tiu konscio nun iom kreskas.
:: Nun kelkaj diras, ke Vikipedio ne estas la ĝusta loko por tio, sed mi opinias, ke Vikipedio ne estas la ''nura'' loko por tio. Mi konfesas, ke mi faris eraron tuj forigi la ge-ojn kaj nur poste diskuti pri tio, devus esti inversa sinsekvo. Sed la diskuto gravas, ĉar ni ne povas decidi, ĉu Vikipedio ''estu'' lingvonormiga, sed devas konscii, ke ĝi ''estas'' tia (depende de ĝia uzo). Tial teorie ĉiuj artikoloj havu modelan stilon. Praktike tio malfacilas, sed almenaŭ estu celo. Jes, el tio povas sekvi lingvaj bataloj kaj ni nepre ne perdiĝu en ili, sed kun iom da prudento ni povas eviti tion. Se iu malfaris iun mian ŝanĝon, mi ne refaris nek intencas tion, ĉar mi dekomence konsciis pri la batalproblemo. Pro la sama kialo mi neniam ŝanĝus landonomon (krom evidentajn erarojn), ĉar tie ne estas espero pri konsento, sed en la ge-kazo ni ja eble trovas konsenton. [[Uzanto: Christof Krick|Christof Krick]] 18:45, 25 Jun 2011 (UTC)
 
::Eble mi mem pekis en tiu direkto. Mi kelkajn fojojn korektis "Eksteraj ligiloj" al "Ligiloj eksteren". Evidente "Eksteraj retejoj" estus en ordo. Sed "Eksteraj ligiloj"?