Funebro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
La funebroj havas multajn malsamajn signifojn laŭ la kulturo kaj la religio. Ĝenerale, [[antropologio|antropologoj]] dividas la kulturojn laŭ du grupoj laŭ la funebra vidpunkto: tiuj kiuj rigardas la morton de aliulo, kaj tiuj kiuj rigardas la propran morton.
 
En la kulturoj en kiuj oni rigardas la morton de aliulo, la funebro signifas adiaŭon, kaj la ritoj devas konsoli la mortonmortinton. En la kulturoj en kiuj oni rigardas la propran morton, la funebro signifas memoron de tio, ke la ĝisnunaj vivantoj ankaŭ iam mortos, kaj la ritoj devas konsoli la vivantojn.
 
En [[kristanismo|kristana]] funebro la homo estranta la ceremonion ofte dum funebra parolado ne parolas al la mortinto, sed al [[Dio]], petante ke li akceptu la mortinton, kaj al parencoj por ke ili konsoliĝu. En aliaj kulturoj oni nepre parolas al mortinto petante ke tiu agnosku la morton kaj foriru la socian vivon. Sekve, en funebro de kulturoj en kiu oni vidas la propran morton, oni ne nepre kredu en survivo de animo, ĉar eĉ materialisto povas alparoli al vivantoj por ke ili konsoliĝu, sed en kulturoj en kiu oni vidas la morto de aliulo, oni nepre kredu en la survivo de la animo, ĉar oni konsoligu la mortulon, materialisto en tiuj kulturoj simple forĵetus la kadavron sen cerimonio.
 
En la kulturoj kiuj rigardas la propran morton, oni foje provas maski la kadravon, usonanoj, ekzemple usas ŝminkon por "redoni al mortinto sian dignon". Tiu masko aŭ ŝminko utilas por ke la ĉeestantoj ne sentu la morton kaj ne timu ĝin. Male, en kulturoj kiuj rigardas la morton de aliulo, oni lasas la kadravon putrigi por ke la spirito agnosku la morton.
 
==Funebraj ritoj==
 
 
 
Funebraj ritoj tre ofte estas pompa, laŭ ideo de pompo de malsamaj kulturoj. Ĝenerale, en kulturoj kiuj rigardas la propran morton, la funebra ceremonio estas nepre malĝoja kaj solena, kun alparolo al vivantaj homoj kaj memorigoj pri la vivo de la mortinto. Male, en kulturoj kiuj rigardas la morton de aliulo, ofte okazas funebraj [[bankedo]]j, per kiuj oni ofertas al la mortinto adiaŭan feston.