Vikipedio:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 358:
:::Kompreneble oni povas kritiki la agmanieron de Christof: Se oni volas amase ŝanĝi certan lingvan detalon ĉe multaj artikoloj, oni antaŭe anoncu tion en la diskutejo kaj atendu la reagojn de aliaj Vikipediistoj. Kaj ĉe io kiel "gejunuloj"/"junuloj", kio ne estas tute klara eraro, sed iom pridiskutebla trajto de la lingvo, ja estas verŝajne ke oni renkontas kontraŭstaron al tia propono en la diskutejo.
:::Mi komprenas la timon de Marek pri lingvaj bataloj, ĉar jam foje lingvaj bataloj en la Vikipedio forprenis multe da energio de multaj Vikipediistoj, simile kiel ofte vidataj lingvaj bataloj en la ekstervikipedia Esperantujo. Aliflanke, la Vikipedio estas tute prave ofte kritikata pro ĝia malbona lingvonivelo; kaj ne temas nur pri relativa ofteco de veraj eraroj, sed ankaŭ pri oftegeco de stilaj malglataĵoj. Pro tio mi opinias tion tre subteninda, kiam iu lingve tre sperta persono kiel Christof Krick agadas por plibonigo de la lingvaĵo en la Vikipedio, kaj timas ke komentoj kiel tiu de Marek fortimigas tiajn lingve konsciajn homojn el la Vikipedio. [[Uzanto:Marcos|Marcos]] 14:43, 24 Jun. 2011 (UTC)
::::Ankaŭ mi konvinkiĝis plurfoje, ke plimulto de la kontribuantoj ĉi tie preferas, ke Vikipedio spegulu la malbonstilaĵojn kaj neoficialaĵojn ekzistantajn ekstere en Esperantujo. Fakte, jam mi eksciis, ke la Esperantistoj estas ĝenerale tute surdaj koncerne argumentojn pri mallogikaj, komplikantaj aŭ eĉ kontraŭfundamentaj elementoj en la lingvo, argumentante pri ties longa uzado kaj enkutimiĝo, kiuj laŭ ili estas pli gravaj ol facileco kaj reguleco: ja tio fakte estas ankaŭ la argumento de la rifuzantoj de Esperanto, subtenantaj internacian uzon de iu nacia lingvo. La samaj argumentoj, kun kiuj oni volas konvinki pri avantaĝoj de Esperanto, estas neglektataj de Esperantistoj! Preskaŭ tute mi malaktiviĝis en la movado, seniluziiĝinte pri la membroj, kiujn mi antaŭe konsideris ĝenerale multe pli pensemaj kaj raciemaj personoj ol estas ekstere. --[[Uzanto:Petrus Adamus|Petrus Adamus]] 23:23, 26 Jun. 2011 (UTC)
 
== Proverboj‎ ==