Lester Young: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 79:
 
La komponaĵoj de Lester Young plej ofte estas variaĵoj, kiuj baziĝas sur la popularaj normkantoj de la [[Great American Songbook]], popularaj en la 1930-aj jaroj, aŭ sur delonge establiĝintaj akordsinsekvoj, kiel ekz. la bluso ''D. B. Blues'' laŭ la formo 12-12-8-12, kiu baziĝas sur ''[[I Got Rhythm]]''. ''Lester Blows Again'' uzas la tiam ofte uzatajn harmoniajn fundamentojn de ''[[Honeysuckle Rose]]''.<ref>Vd. Leonard Feather</ref> Gravaj komponaĵoj estas ''Easy Does It, Movin’ With Lester, Lester Blows Again, Lester Leaps In, Lester Smooths Out, Up’N’Adam, Neenah, Undercover Girl Blues, Lester Swings, Ad Lib Blues'' (Young/Oscar Peterson), ''Waldorf Blues, Jumpin’ with [[Symphony Sid]], Rocka-Bye-Basie'' (kun [[Shad Collins]], [[Count Basie]]), ''Taxi War Dance, Tickle Toe''.
 
== Liaj kolegoj pri li ==
 
:''Se al oni plene klariĝis, ke la originaleco de Lester Young estas neelĉerpebla, tiam oni komprenis, kial li estas aparta grandiozulo. neniam enŝteliĝas fuŝo; oni travivas elstaran soloiston, al kiu neniam mankas ideoj, kiu neniam ŝtelas ion de alia: absolute memstara persono.'' [[Boris Vian]] <ref>Kritiko pri la disko ''Lover Come back To me / It’s Only a Paper Moon''</ref>
 
:''Mi ankoraŭ scias, kiel Lester jam tiam en [[Kansasurbo]] en la klubejo Subway blovis sobrajn sonojn sur sia tenorilo. Tio estis tute malgranda ejo […]. Kiam mi unuafoj aŭdis Lesteron, mi estis surprizita. Li bezonis plurajn [[rekantaĵo]]jn, por evoluigi sian ludon, sed tiam, ho, kia blovilo!'' [[Mary Lou Williams]] <ref>Hentoff/Shapiro, Jazz erzählt p. 323</ref>
 
:''Mi kantis dumtempe en la bando de Basie, kaj Lester loĝis ĉe mia patrino kaj mi hejme. Mi donis al li la nomon ‚Prezidanto‘, li nomis min ‚Sinjorino‘, kaj al mia patrino li donis la nomon ‚Dukino‘. Ni estis la reĝa familio de Harlemo. Pres kaj [[Herschel Evans]] ĉiam nur pensis pri tio, kiel unu povas superatuti la alian. Oni trovis ilin en la orkestroĉambro, skulptante je iliaj anĉoj, provante tion ĉiam denove per novaj kaj aliaj kaj farante ĉion nur penseblan, por superi la alian. Iam Herschel demandis Lesteron: ‚Diru, kial vi ne ludas aldon? Vi havas sonon taŭgan por aldo!‘ Lester fingropintumis sian frunton: ‚Ĉi-supre okazas la aferoj, mia kara‘, li diris al Herschel, ‚la plej multaj el vi estas primitivuloj. Nur ventrohavaj kaj nenion plu.‘'' [[Billie Holiday]] <ref>Hentoff/Shapiro, Jazz erzählt p. 324 f.</ref>
 
:''Ĉiu, kiu ludas instrumenton, esprimas tion, kion li pensas. Lester ludis aron da muzikaj frazoj, kiuj vere estis vortoj. Li povis laŭlitere paroli sur sia blovilo. Tio estas liaspeca konversacio. Je 85 elcentoj de la kazoj mi povas diri, pri kio li parolas. Mi povus surpaperigi liajn pensojn – pro kaŭzo de tio, kion mi aŭdas de el lia blovilo. [[Benny Goodman]] eĉ faris muzikaĵon el frazo, kiun ludis Lester: ‚Mi bezonas iomete da mono‘.'' [[Jo Jones]] <ref>Joachim-Ernst Berendt, p. 85</ref>
 
:''Estis simple ĉi tiu absolute grandioza muziko, kiun li faris. Ne estis, ke li aparte bone fartis, sed li estis plene malstabila. Ni ne nenion pensis pri tio. Ni lasis li sidi flanke sur benko. ...estis ankaŭ eĉ ne malĝoje. Mi ne memoras, ke iu ajn dirus:‚Mi kredas, ke li mortos baldaŭ‘. Tion ni ne pensis.'' [[Milt Hinton]], 1957 <ref>Donald Clarke, p. 486 Milt Hinton pri televida prezentado de Lester Young kun Billie Holiday la 8-an de decembro 1957</ref>
 
== Referencoj ==