Industria muzeo de Derby: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
"Industria muzeo de Derby" (tradukita el angla WP)
 
e Iom pliamplekigis
Linio 3:
 
== Historio ==
La '''Industria muzeo de Derby''' ({{en}}: "Derby Industrial Museum"), ankaŭ konata kiel "Derby Silk Mill", estas industria kaj historia muzeo en [[Derby]], Anglio. La muzeo estas lokita en [[Manufakturo Lombe]], historia antaŭa silk-muelejo kiu markas la plej sudan limon de la muelejoj de la Valo de Derwent, situo klasita kiel "World Heritage Site". Inter 1717 kaj 1721 [[George Sorocold]]<ref name="whitehead">{{cite web | last=Whitehead | first=Bill | year=1999 | month=04 | title=The Derby Lock-Out of 1833-34 and the Origins of the Labour Movement | url=http://reocities.com/CapitolHill/congress/1346/p0titlepage.htm |}}</ref> konstruis la unuan britan muelejon por la fratoj [[John Lombe|Lombe]], laŭlonge de la rivero Derwent. Tiu ĉi muelejo estis konstruita por loki maŝinojn por "duobligi" aŭ volviplekti [[silko]]n en fadenon.
 
John Lombe kopiis la elfaron de la maŝinoj uzataj por ŝpini grandajn kvantojn da silko, dum periodo trapasita en [[Italio]], laborante en la itala silk-industrio. Ĝi eble estis la unua ekzemplo de industria [[spionado]].
 
Tradicie la [[radŝpinilo]] estis uzita por produkti malgrandajn kvantojn da silka fadeno en la hejmoj de lokaj ŝpinistoj, la novaj grandaj maŝinoj estis kapablaj produkti multe pli grandajn kvantojn da silko kaj estis fariĝontaj serioza konkurenco al la Italoj. Ĉi tiuj maŝinoj tamen postulis grandajn konstruaĵojn kaj konsiderindan forto-povon. [[Akvorado|Sube-frapata akvorado]] turnata de la mueleja trafluejo sur la okcidenta flanko de la nova silk-muelejo pelis la masivajn ŝpin-maŝinojn.
 
John Lombe mortis en 1722 sub misteraj cirkonstancoj, kaj oni supozis ke li estis venenita de itala murdisto kiel venĝo pro la ŝtelado de iliaj metiaj sekretoj. Lia duon-frato, Sir Thomas Lombe Knt., mortis la {{daton|2|junio|1739}} postlasante sian bienon al sia vidvino kaj iliaj du filinoj.
<!-- Unsourced image removed: [[Dosiero:Modelsilkmill.jpg|thumb|Model of George Sorocold's building of 1717]] -->
 
Damo Elizabeth publikigis la lu-vendon en 1739, kaj la restantaj 64 jaroj de la luado estis atribuitaj al Richard Wilson junior de [[Leeds]] por 2,800 pundoj.
 
Richard Wilson restis en Leeds lasante la prizorgon de la muelejo al siaj partneroj, William kaj Samuel Lloyd, ambaŭ [[Londono|londonaj]] komercistoj, kun Thomas Bennet kiel salajrata direktoro, prenante procentaĵon el la profitoj.
 
Priskribo de la muelejo fare de William Wilson datiĝanta de iam inter 1739 kaj 1753 plu restis:
{{cquote|La originalaj "Italaj" kvin-etaĝojn altaj manufakturoj entenis 26 italajn fald-maŝinojn kiuj ŝpinis la krudan silkon sur ĉiu el la tri plej altaj etaĝoj dum la du plej malaltaj entenis ok ŝpin-maŝinojn kiuj produktis bazan fadenon kaj kvar plekt-maŝinojn.}}
 
Ĉi tiuj cirklaj ŝpin-maŝinoj (ankaŭ konataj kiel 'torn-maŝinoj'), estis la plej signifa novigo de la fabriko. Kune kun la unusola fonto de forto (akvo), kaj la grandeco kaj organizo de la labor-forto por la periodo (200-400, laŭ la tiu-tempaj fontoj), la tuta procezo de produktado el kruda silko ĝis fajn-kvalita fadeno kondukis al la priskribo de [[(Manufakturo Lombe|silk-manufakturo Lombe]] kiel la unua sukcesa uzo de uzina sistemo en Britio.<ref>Lombe's Mill: An Exercise in Reconstruction, Industrial Archaeology Review, Anthony Calladine (1993)</ref>
 
[[Dosiero:Derby cotton mill 2006.jpg|upright|thumb|left|Enirejo al Muzeo kaj turo el Cathedral Green]]
La silk-muelejo estis unu el la turistaj allogoj de Derby kaj estis vizitita de [[James Boswell|Boswell]] en septembro 1777. Ne ĉiuj vizitantoj estis impresitaj de la kondiĉoj. Torrington komentariis pri la "varmo, malbonodoroj kaj bruo", dum [[Fairholt]] en 1835 estis konsternita de la malsanaj mienoj de la povraj infanoj. Alilandaj vizitantoj ankaŭ inkluzivis la muelejon en siaj itineroj.
 
[[William Hutton (historiisto)|William Hutton]] estis inter la dungitoj kaj li poste rememoris la longajn horojn, malaltajn salajrojn kaj batojn. Laboro haltis nur en kazoj de troa sekeco, ekstrema frosto aŭ problemoj de silk-provizado, kvankam neoficialaj libertempoj estis havitaj dum balotadoj kaj ĉevalkuroj de Derby en aŭgusto 1748.
 
La partnereco de Wilson kaj Lloyd finiĝis en 1753 post riproĉoj kaj procesoj. Lloyd restis posedanto de la konstruaĵo kaj maŝinaro.
 
En 1765 Thomas Bennet aĉetis la lokon de Lloyd kondiĉe de hipoteko al Wilson familio sed neglektis la konstruaĵon dum jaroj de ekonomia krizo kaj konkurenco el aliaj muelejoj en Derby kaj [[Cheshire]].
 
Lamech Swift fariĝis sub-luanto en 1780 pagante jaran renton de 7 pundoj al la Korporacio kaj 170 pundoj al Thomas Wilson, frato de Richard kaj William. Spite kverelon kun la Korporacio pri riparoj al la heredantoj en 1781, li restis en la funkcio ĝis kiam la lu-daŭro finiĝis en 1803.
 
La Korporacio publikigis la luadon en 1803 por daŭro de 60 jaroj. La publikigo rivelas ke la "italaj instalaĵoj" estis ankoraŭ uzataj por produkti silkon.