Lester Young: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 91:
 
:''Estis simple ĉi tiu absolute grandioza muziko, kiun li faris. Ne estis, ke li aparte bone fartis, sed li estis plene malstabila. Ni ne nenion pensis pri tio. Ni lasis li sidi flanke sur benko. ...estis ankaŭ eĉ ne malĝoje. Mi ne memoras, ke iu ajn dirus:‚Mi kredas, ke li mortos baldaŭ‘. Tion ni ne pensis.'' [[Milt Hinton]], 1957 <ref>Donald Clarke, p. 486 Milt Hinton pri televida prezentado de Lester Young kun Billie Holiday la 8-an de decembro 1957</ref>
 
== Lia influo sur la ĵazo ==
 
Ĵazhistoriisto [[Marshall Stearns]] markis lian historian kiel lian artan pozicion; li nomis lin „Cezanne de la ĵazo“: Same kiel [[Paul Cézanne]] preparis la modernan arton, tiel Lester Young preparis la modernan ĵazon.<ref>Vd. Berendt, p. 83</ref>
 
[[Joachim-Ernst Berendt]] skribas pri la influo de Lester Young: „La sono de la moderna jazo estas – por uzi vorton de aranĝisto [[Bill Russo]], ‚tenorigita‘. La tenoriginto estas Lester Young“.<ref>Vd. Berendt, p. 82</ref> Ekzemple ankaŭ la sono de la Capitol-Orkestro de [[Miles Davis]] 1948–50 estis „orkestrado“ de la tenorsaksofona ludmaniero de Lester Young. Laŭ Berendt ĉiuj gravaj tenorsaksofonistoj de la 1950-aj jaroj, eĉ aldo- kaj bariton-saksofonistoj, trumpetistoj, trombonistoj, pianistoj de [[malpasia ĵazo]] estis influitaj de Lester Young.
 
[[Ekkehard Jost]] demandas, kio en la ludmaniero de Lester Young allogis tiom da muzikistoj. Kiel malrekta klarigo li citas eldiron de [[John Hammond]]: „Benny Goodman iam rakontis al mi interesan aferon pri Lester. Li diris, Lester estas la ununura persono, kiu iam atingis ''puran'' sonon sur la tenoro. Benny ĉiam opiniis, ke [[Ben Webster]] kaj [[Coleman Hawkins]] kaj la aliaj tro forte ekprenas kaj havas sonon, kiu ne estas 'natura' tenorsono.“<ref group="Joos" name="keineSeite"> </ref>
 
La ludo de Youngs influis [[Paul Quinichette|Paulon Quinichette ]] tiom ege, ke li estis nomita ''vicprezidanto''. Mallonge antaŭ ol mortis Lester Young, [[Charles Mingus]] komponis [[omaĝo|omaĝe]] al li la pecon ''Goodbye Pork Pie Hat'' (sur ''[[Mingus Ah Um]]'', 1959). La titolo aludas la platan ĉapelon tipan por Young. En la franca kinofilmo ''[[Round Midnight]]'' de [[Bertrand Tavernier]] la inventita figuro de „Dale Turner“ (lin rolas en la filmo [[Dexter Gordon]]) baziĝas parte sur la spertoj de Lester Young en Parizo kaj en Novjorko post lia reveno mallonge antaŭ lia morto.
 
[[Lee Konitz]] diris pri li: „Kaj jen la sono de Lester Young sur la malnovaj diskoj de Basie! Vere bela tenorsono, pura sono. Tio gravas. Ankaŭ je la aldo; pura sono. Kiom da homoj li influis, kiom da vivoj! Ĉar li estas decide la elirpunkto de tiuj aferoj, kiuj poste okazis. Kaj lia ritma koncepto! Komplika je plena simpleco! Kiel mi anailzu tion? Ĉu ni nom-baptu la infanon? Do tiam ni diru ‚plurritma‘ “.<ref> Vd. Hentoff/Shapiro, Jazz erzählt</ref>
 
== Referencoj ==